Valerio Evangelisti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerio Evangelisti
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1952 (1952-06-20)
en Bolonjo
Morto 18-an de aprilo 2022 (2022-04-18) (69-jaraĝa)
en Bolonjo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Partio Partio de la Komunisma Refondiĝo vd
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • sciencfikcio • fantasta literaturo • horora literaturo • sciencfikcia literaturo vd
Verkado
Verkoj Cherudek ❦
Nicolas Eymerich ❦
Q3828596 ❦
Q3794783 ❦
Q3793649 ❦
Q3902528 ❦
Q3855482 ❦
Emerych's Castle ❦
Q3851741 ❦
Q3822871 ❦
Q3934011 ❦
Black Flag ❦
Q3620434 ❦
Q3877773 ❦
One Big Union ❦
Q3793495 ❦
Q3793496 ❦
Q3995836 ❦
Q4009828 ❦
Q17623893 ❦
Q15714223 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valerio Evangelisti (naskiĝis la 20-an de junio 1952 en Bologna, mortis la 18-an de aprilo 2022) estis itala historiisto kaj unu el plej popularaj italaj verkistoj de scienc-fikcio kaj fantazio. Li verkis trilogion pri Nostradamus kaj serion pri inkvizitoro Nicolas Eymerich.

Li atingis edukiĝon pri historio kaj politiko en 1976. Li vivas en Bologna, sed parton de jaro loĝas en Puerto Escondido, Meksiko, kie li posedas domon.

Ĝis 1990 li laboris por la itala ministerio de financoj kaj verkis historiajn artikolojn. En 1993 li akiris premion de la gazeto Urania pro la rakonto Nikolao Eymerich, inkvizitoro. La sama gazeto poste publikigis daŭrigojn (1995: La katenoj de Eymerich, 1996: La korpo kaj sango de Eymerich, La mistero de Eymerich, 1997: Cherudek, 1998: Picatrix - stacio al infero, 2001: La kastelo de Eymerich, 2002: Mater terribilis).

La inkvizitoro Nikolao Eymerich estas historia persono (1320-1399), inteligenta, klera, sed kruela.

Alia granda sukceso de Evangelisti estas trilogio pri la vivo de Michel de Nostredame, sub titolo Mago, tradukita al pluraj lingvoj:

  • Magus: Il Presagio 1999 (Mago: Profetaĵo)
  • Magus. L'Inganno 1999 (Mago: Trompo)
  • Magus: L'Abisso 1999 (Mago: Abismo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]