El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cristiano Ronaldo
Persona informo
Naskonomo
Cristiano Ronaldo dos Santos Aveiro
Aliaj nomoj
CR7 • El Comandante • D7OS • Míster Champions • El Bicho
Naskiĝo
5-an de februaro 1985 (1985-02-05 ) (39-jaraĝa) en Funchal , Portugalio
Lingvoj
portugala • hispana • angla
Loĝloko
Funchal • Torino • Lisbono • Manĉestro • Madrido • Manĉestro
Ŝtataneco
Portugalio
Alma mater
Mount Gravatt State High School
Subskribo
Familio
Patro
José Dinis Aveiro
Patrino
Maria Dolores dos Santos Aveiro
Frat(in)oj
Elma dos Santos Aveiro • Hugo Aveiro • Kátia Aveiro
Amkunulo
Georgina Rodríguez • Irina Shayk
Infanoj
Alana Martina dos Santos Aveiro • Bella Esmeralda • Cristiano Ronaldo Jr
Parencoj
José Nunes de Viveiros Matilde dos Santos da Viveiros Humberto Cirilo Aveiro Filomena da Aveiro
Okupo
Okupo
futbalisto • fashion entrepreneur • modelo
TTT
Retejo
https://www.cristianoronaldo.com/
Cristiano Ronaldo dos Santos Aveiro (naskiĝis la 5-an de februaro 1985 ), kutime nur nomata Ronaldo , estas portugala futbalisto . Li estas membro de la portugala nacia teamo de futbalo kaj Manchester United . Interalie li partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2006 en Germanio , la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko , la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainiopri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo , pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio , en kiu la portugala teamo atingis la ĉampionecon, kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio .
Ronaldo en 2010
En la jaro 2008 li estis nomita la plej bona futbalisto de Eŭropo kaj la mondo, kaj ricevis la premiojn Ballon d'Or kaj FIFA World Player of the Year Award . Jam en la antaŭa jaro li ricevis la Oran Ŝuon, farinte 42 golojn en 49 maĉoj en sia tiama klubo Manchester United [1] .