Eduard Štorch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Štorch
Persona informo
Eduard Štorch
Naskiĝo 10-an de aprilo 1878 (1878-04-10)
en Ostroměř
Morto 25-an de junio 1956 (1956-06-25) (78-jaraĝa)
en Prago
Tombo Q107050693 vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkistoarkeologo • prahistoriisto • pedagogoinstruistopublikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduard Štorch (naskiĝis la 10-an de aprilo 1878 en Ostroměř - mortis la 25-an de junio 1956 en Praha) estis ĉeĥa arkeologo, pedagogo kaj verkisto. Li famiĝis per siaj rakontoj kaj romano pri la epokoj ŝtona kaj bronza kun infanaj herooj.

Eduard Štorch studis en Hradec Králové gimnazion kaj pedagogian instituton. La profesion de instruisto li praktikis en pluraj lernejoj en la orienta kaj norda Bohemio kaj ekde 1903 ĝis pensiiĝo en 1938 en Prago.

Eduard Štorch estis homo de multaj kapabloj kaj interesoj. Interesis lin arkeologio, pedagogio, verkado, popularigado kaj ĵurnalismo. Kiel pedagogo li klopodis, ke la lernejo aranĝu restadon de infanoj en la naturo, gvidis kursojn de naĝado, sketado kaj skoltan grupon, organizis kursojn de skiado por instruistoj kaj por geknaboj. Li strebis ankaŭ refeormi la instruadon de la historio. Li volis, ke la lernantoj lernu ne nur nudajn faktojn kaj datojn, sed ke ili konatiĝu kun la vivo en la prilernata epoko. En 1935 kune kun Karel Čondl li eldonadis parton post parto trivoluman lernolibron de historio, titolita „Labora lernolibro de la historio por la superaj bazlernejoj“, kiu elvokis multajn polemikojn. Ĝi ne plaĉis ĉefe al la katolika eklezio, ĉar la libro priskribis ankaŭ ĝian strebadon pri politika potenco (oni eĉ interpelaciis en la parlamento).

Ne malpli grava estis lia intereso pri etnografio, biologio kaj arkeologio, kiun li studis ĉe profesoro Lubor Niederle. Rezulto de lia scienca agado estis ne nur fakaj libroj, sed ankaŭ libroj beletraj por geknaboj, en kiuj li prilaboris la plej antikvan epokon de nia historio.

Eduard Štorch mortis en Prago, sed lia tombo troviĝas en la civito Lobeč (distrikto Mělník).

Interpelacio de senatano Msgr. Alois Roudnický el la jaro 1936[redakti | redakti fonton]

„Ĉar ĉi tiu lernolibro montras nescion kaj nekonadon de la historio kaj samtempe ĝin anstataŭigas per malamo kaj furiozo kontraŭ la katolika eklezio, tre mirigas, ke en la tempo, kiam laŭ la leĝo oni devas en lernejo prelegi laŭ plej novaj rezultoj de la scienca esplorado, povis esti ĉi tiuj ŝokaj nescioj pri la historio aprobitaj de la ministerio por edukado“.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Faka literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Český člověk a český učitel (Ĉeĥa homo kaj ĉeĥa instruisto, 1899)
  • Člověk diluviální (Homo diluvia, 1907), destinita por junularo
  • Vznik vlastnictví (Estiĝo de proprieto, 1907),
  • Filozofické východisko nového dějepisu (Filozofia elirpunkto de la nova historiografio, 1908)
  • Počátky života pozemského (Komencoj de la vivo surtera, 1908),
  • První lidé v Čechách (Unuaj homoj en Bohemio, 1909),
  • Původ náboženství (Origino de la religio, 1909),
  • Praha v době kamenné (Prago en la ŝtonepoko, 1910),
  • Vývoj tvorstva a vznik člověka (Evoluo de la kreitaro kaj estiĝo de la homo, 1912),
  • Život v pravěku (Vivo en la praepoko, 1912),
  • Praha v pravěku (Prago en la praepoko, 1916),
  • Praha v době prehistorické (Prago en la tempo prehistoria, 1921),
  • Dětská farma (Infana farmo, 1929)
  • Pracovní učebnice dějepisu (Labora lernolibro de historio)

Beletro[redakti | redakti fonton]

  • Čarodějův učedník (Lernanto de sorĉisto, 1910)
  • Bohatýr Vratislav (Bravulo Vratislav 1917)
  • Lovci mamutů (Ĉasantoj de la mamutoj, 1918)
  • Libuše a Přemysl (Libusa kaj Premislo, 1919)
  • V šeru dávných věků (En la krepusko de la praaj tempoj, 1920)
  • Osada havranů (Vilaĝo de la korvoj, 1930)
  • Bronzový poklad (Bronza trezoro, 1931)
  • U veliké řeky (Ĉe la granda rivero, 1932)
  • Zlomený meč (Rompita glavo, 1932)
  • Junáckou stezkou (Tra skolta pado, 1934)
  • Hrdina Nik (Heroo Nik, 1934)
  • Volání rodu (Vokado de la gento, 1934)
  • O Děvín a Velehrad (Lukte pri Děvín kaj Velehrad, 1939)
  • Zastavený příval (Haltigita invado, 1940)
  • Meč proti meči (Glavo kontraŭ glavo, 1946)
  • Statečmé mládí (Brava juneco, 1946)
  • Minehava (Minehava, 1950)

Filmoj pri praepoko laŭ liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Vokado de la gento (1977)
  • Ĉe la granda rivero (1977)
  • Vilaĝo de la korvoj (1977)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]