Józef Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Beck
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1894 (1894-10-04)
en Varsovio
Morto 5-an de junio 1944 (1944-06-05) (49-jaraĝa)
en Stănești
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko
Alma mater Lviva Politekniko
Okupo
Okupo militistodiplomatopolitikisto
vdr
Józef Beck dum la parolado en Sejmo la 5-an de majo 1939

Józef BECK [JUzef BEK] (n. la 4-an de oktobro 1894 en Varsovio - m. la 5-an de junio 1944 en Singureni, Rumanio) estis pola diplomato, oficiro, ministro pri eksterlandaj aferoj inter 1932 kaj 1939, unu el la plej fideblaj kunlaborantoj de Jozefo Pilsudski. Li provis elkonstrui amikajn rilatojn al Germanio kaj Sovetunio, dumtempe rezervis la alianciĝon kun Francio kaj Rumanio.

Li batalis en la unua mondmilito kontraŭ la cara Rusio, poste laboris en diversaj postenoj en Pollando. Li iĝis en 1926 kabineta gvidanto de marŝalo Pilsudski, poste ekde la 2-a de novembro 1932 ministro pri eksterlandaj aferoj. Li reprezantis starpunkton en la ekstera politiko, kiu estis minaca nek al Sovetunio, nek al Germanio. Li provis samtempe fortigi aliancajn rilatojn de Pollando. Aŭtune 1938 kaj printempe 1939 li forte kontraŭis postulojn de Germanio rilate al Dancigo kaj eksterteritoria aŭtoŝoseo tra pola Pomerio al Orienta Prusio kontraŭ kiu Germanio promesus plilongigi la aliancon de 10 ĝis 25 jaroj. Tion pruvas lia fama parolado en Sejmo la 5-an de majo 1939:

"Mi aŭdas la proponon ke Germanio ekokupu Dancigon dum kiam al nia propono, transdonita la 26-an de marto pri komuna garantiigo kaj de ekzisto, kaj de rajtoj de la Libera Urbo mi ne ricevis respondon, kaj mi ekscias sekve, ke oni opinias ĝin rifuzo de la traktado - do mi devas starigi al mi demandon: kio okazas? Ĉu temas pri libereco de germanaj Danciganoj, kiu ne estas minacata, aŭ pri prestiĝaj aferoj, aŭ pri forpuŝo de Pollando for de Balta Maro, de kiu esti forpuŝita Pollando ne permesos! (..) Paco estas kvalito valora kaj dezirata. Nia generacio, sangumita dum militoj, certe meritas la pacon. Sed paco, kiel ĉiuj aferoj de ĉi tiu mondo havas sian prezon, altan, sed mezureblan. En Pollando ni ne konas la nocion pri paco kontraŭ ĉiu prezo. Ekzistas nur unu afero en vivo de homoj, nacioj kaj ŝtatoj, kiu estas preze netaksebla: tiu afero estas honoro."

Post kiam Germanio okupis en marto de 1939 parton de Ĉeĥoslovakio, Beck akiris por sia lando la diskutitan limregionon de Tešín kaj en la 6-a de aprilo subskribis aliancan traktaton kun Britio. Pro tiu traktato paŝis Britio en la Duan Mondmiliton, post kiam la germanoj atakis Pollandon. Kiam la germanoj kaj sovetoj dividis Pollandon, Beck estis internita en Rumanio, kie li mortis en 1944.

En majo 1991 lia kadavro estis transportita al Pollando kaj enterigita ĉe la tombejo Powązki.

Józef Beck estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.