Louise de La Vallière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise de La Vallière
Persona informo
Louise de La Vallière
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1644 (1644-08-06)
en Tours
Morto 7-an de junio 1710 (1710-06-07) (65-jaraĝa)
en Parizo
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Q73619416 vd
Patro Laurent de la Baume le Blanc, Seigneur de la Vallière vd
Patrino Françoise Le Prévost vd
Gefratoj Jean-François de La Baume Le Blanc vd
Amkunulo Ludoviko la 14-a vd
Infanoj Louis, Count of Vermandois • Marie Anne de Bourbon • Charles de La Baume Le Blanc • Philippe de Bourbon vd
Parencoj Jean Le Blanc vd
Profesio
Okupo beletristino • honordamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Louise de La Vallière kune kun siaj infanoj

Louise Françoise DE LA BAUME LE BLANC, fraŭlino kaj pliposte dukino de La Vallière (naskiĝis en Tours 6-an de aŭgusto 1644 – mortis en Parizo 7-an de junio 1710) estis la unua amantino de la franca reĝo Ludoviko la 14-a.

Ludoviko unue simulis intereson por la juna fraŭlino, por ke la kortego forgesu lian ambaŭsencan rilaton kun la edzino de sia propra frato, Filipo de Francio. Sed la reĝo fine korinkliniĝis por Louise, kiu mem sekrete amis Ludovikon. La sekvinta rilato, kvankam kiel eble plej diskreta, indignigis la plej diotimajn korteganojn, interalie Jacques Bossuet. La reĝo, kvankam tre diotima ĝis tiam, rifuzis komuniiĝi ekde 1663.

Nicolas Fouquet, kiu volis akiri aliancanon proksiman de la reĝo, oferis al Louise multan monon. Sed la juna virino rifuzis kaj eĉ informis la reĝon. Tio plifortigis la koleron de Ludoviko kontraŭ la ministro pri financoj.

Ŝi havis kvar infanojn kun la reĝo, el kiuj du fariĝis plenkreskuloj kaj estis oficiale agnoskitaj de Ludoviko (vidu Ludoviko la 14-a#Infanoj).