Norberto Bobbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norberto Bobbio
Persona informo
Norberto Bobbio
Naskiĝo 18-an de oktobro 1909 (1909-10-18)
en Torino
Morto 9-an de januaro 2004 (2004-01-09) (94-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Torino • Liceo Classico Massimo D'Azeglio vd
Partio Partio Socialista Itala vd
Subskribo Norberto Bobbio
Profesio
Okupo filozofojuristohistoriistopolitikistoĵurnalisto • politikologo • universitata instruisto • verkisto • historiisto de ideoj vd
Aktiva en Romo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Norberto BOBBIO (18-a de oktobro 1909 - 9-a de januaro 2004) estis itala filozofo pri juro kaj politiksciencoj kaj historiisto pri politika pripensado. Li ankaŭ verkis periode por la torina ĵurnalo La Stampa. Bobbio estis liberala socialisto laŭ la penstradicio de Piero Gobetti, Carlo Rosselli, Guido Calogero kaj Aldo Capitini. Li estis ankaŭ forte influita de Hans Kelsen kaj Vilfredo Pareto.

Norberto Bobbio

Kiel emerĝas el liaj sennombraj verkoj, Norberto Bobbio estis laiko en la senco ke li rifuzis konfesi religion kiun ajn nutrante tamen respekton kaj admiron por konfesantoj de religio. Ĉi-rilate citeblas lian pensaĵon (Norberto Bobbio e M. Viroli, Dialogo intorno alla Repubblica, Laterza 2001): "La laika vivkoncepto havas grandan dignecon, sed ĝi ne pelas plenumi karitatajn verkojn. Mi ne plenumas karitatajn verkojn. Unu afero estas paroli, alia afero estas agadi [...]. Tamen la momento de la agado, la momento de la ofero de si mem, de sia vivo, de la forlaso de ĉiuj mondaj avantaĝoj por sin tute dediĉi al la aliaj kiuj suferas, al la malsanuloj, tion mi vidas en personoj kiuj havas religian inspiron. Estas limo. Unu afero estas esti bone, eĉ karitatemaj, alia afero estas la senkondiĉa dediĉo al la aliaj; dediĉi la tutan vivon al aliaj. Mi perceptas iun mankon en la fakto ke mi ne estas religia ĉar mi vidas ke la religiemaj personoj sendube havas ion plian ol mi".