Adela de Ĉampanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adela de Ĉampanjo
Reĝedzino de Francio
Persona informo
Adèle de Champagne
Naskiĝo ĉirkaŭ 1140
en Blois
Morto 4-an de junio 1206 (1206-06-04)
en Parizo
Tombo Pontigny Abbey vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Blois vd
Patro Theobald II of Champagne vd
Patrino Matilda of Carinthia vd
Gefratoj Agnes of Blois • Matilda of Champagne • Marie of Champagne • Stephen I of Sancerre • Henry I, Count of Champagne • Theobald V, Count of Blois • Guillaume aux Blanches Mains vd
Edz(in)o Ludoviko la 7-a
Infanoj Filipo la 2-a de Francio • Agnes of France vd
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Adela de Ĉampanjo

Adela de Ĉampanjo, france Adèle de Champagne, (naskiĝis ĉirkaŭ 1140, mortis la 4-an de junio 1206 en Parizo) estis filino de la grafo de Ĉampanjo (kaj fratino de Guillaume aux Blanches Mains, ĉefepiskopo de Reims). Ŝi fariĝis la tria edzino de la reĝo de Francio, Ludoviko la 7-a, la 13-an de novembro 1160 en Parizo, kaj estis kronita kiel reĝino je la sama tago.

La geedzoj havis du infanojn :

Adela havis gravan rolon en la politika vivo de la reĝlando. Ŝi sukcese subtenis siajn fratojn (la grafo de Ĉampanjo, la grafo de Blois kaj la ĉefepiskopo de Reims) antaŭ la reĝo. Ŝi estis malproksimigita el la trono de Filipo la 2-a en 1180, sed fariĝis regentino de la reĝlando dum la Tria Krucmilito. Je la reveno de la reĝo, la reĝino Adela denove retiriĝis kaj ĉefe kontribuis al la starigo de abatejoj, ekzemple la abatejo de Jard.

Ŝi mortis en 1206 kaj estis entombigita en la abata preĝejo de Pontigny, apud Auxerre.