Viktor Coj
Viktor Coj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1962 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 15-an de aŭgusto 1990 (28-jaraĝa) en Tukums District |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Bogoslovskoe cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | St. Petersburg art school by Rerikh N.K. (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Robert Tsoi (en) |
Patrino | Valentina Vasilevna Tsoi (en) |
Edz(in)o | Marianna Tsoi (en) |
Amkunulo | Natalya Razlogova (en) |
Infano | Aleksandr Tsoi (en) ( Marianna Tsoi (en) ) |
Okupo | |
Okupo | poeto pentristo filmaktoro kantaŭtoro kantotekstisto bontenisto de vapormaŝina fajro kantoverkisto gitaristo komponisto aktoro kantisto rokmuzikisto |
Verkoj | Zvezda po imeni Solntse |
Viktor Coj (ruse Виктор Робертович Цой; 21-a de junio 1962 — 15-a de aŭgusto 1990) estas koredevena ruslingva poeto, roka kantisto kaj kinoaktoro. Li estis ekstreme populara en la 1980-aj, sed ankaŭ nun liaj kantoj restas ŝatataj kaj aŭskultataj. Ĉirkaŭ lia persono formiĝis vera kulto, kiu 30 jarojn post lia tragika morto plu ekzistas en ĉiuj rusparolantaj landoj[1].
Ekzistas provoj traduki la kantojn de Coj en Esperanton, ekzemple tiuj de moskva denaskulo Dmitrij Ŝevĉenko ("Saluton, la lasta hero'" kaj aliaj).
Kino (ruse Кино) estis bando de sovetunia rok-muziko formita en Leningrado en 1982. La bandon kunfondis kaj estris Viktor Coj, kiu verkis la muzikon kaj vortumojn por preskaŭ ĉiuj el la kantoj de la bando.
Biografio
[redakti | redakti fonton]- 21-a de junio 1962 — Viktor Coj naskiĝis en Leningrado en la familio de instruisto de gimnastiko Valentina Ivanovna Coj kaj inĝeniero Robert Maksimoviĉ Coj. Viktor estis la sola infano en la familio.
- 1969 — Komencis studi en la mezlernejo, kie laboris lia patrino.
- 1974-77 — Studas en arta lernejo, kie aperas bando «Ĉambro numero ses»ru gvide de Maksim Paŝkov.
- 1977 — Finis okjaran nepran studon en mezlernejo kaj ekzameniĝis por ekstudi en la Arta lernejo Serov.
- 1978 — Estis eksigita el la lernejo "pro malbona studado". Eklaboras en fabriko kaj studas en vespera lernejo.
- Somero de 1981 — Kun Aleksej Ribin kaj Oleg Valinskij fondas bandon "Garin kaj hiperboloidoj"ru.
...
- 19-a de aŭgusto 1990 — Viktor Coj estis subterigita en la tombejo Bogoslovskoj en Sankt-Peterburgo.
Post la morto de Coj
[redakti | redakti fonton]La 15-an de aŭgusto 1990 je 12:28 Viktor Coj pereis en aŭta kolizio apud Riga. Restis nefinita lia vica albumo, kiun la sambandanoj Kasparjan kaj Tiĥomirov decidis finfari. En decembro de la sama jaro "La Nigra Albumo" estis prezentita al publiko en leningrada rok-klubo. Bando Kino okupis la unuajn lokojn en sukcesolistoj de la tuta Sovetunio, ĉie aperis (ĝis nun facile troveblaj en ajna urbo) grafitioj KINO, Coj, vi vivas!, Coj, ni estas kun vi ks. Tamen kun la morto de Viktor Coj fakte finiĝis historio de la rokbando, kiun li gvidis.
La rusa vikipedio, malgraŭ kelkaj protestoj, pri la morto de Coj daŭre citas la ofendan rimŝercon Coj podavilsja macoj (Coj misglutis macon), kiu onidire estis iam populara en malvastaj interretaj rondoj.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- 1986 — Йа-хха ("Ja-ĥĥa", dokumenta video)
- 1986 — Рок ("Roko", dokumenta video)
- 1986 — Конец каникул ("Fino de ferioj")
- 1988 — Асса ("Assa")
- 1988 — Игла ("Nadlo")
- 1989 — Оно ("Ĝi")
- 1989 — Последний герой ("La lasta heroo")
- 1990 — Город ("Urbo")
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kinoman.net: paĝaro de ŝatantoj de V. Coj kaj de la rokbando "Kino" (rekta ligo al la paĝo kun mp3-dosieroj)
- Filip Noubel (2020-07-21) Viktor Coj: senmorta ikono de la opozicia sovetia rokmuziko (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2020-07-28. Alirita 2020-08-13.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Filip Noubel, Viktor Coj: senmorta ikono de la opozicia sovetia rokmuziko, Global Voices -Esperanto, la 21-an de julio 2020.