Bartolomeo Francesco Rastrelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomeo Francesco Rastrelli
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1699 (1699-11-30)
en Parizo
Morto 29-an de aprilo 1771 (1771-04-29) (71-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Carlo Bartolomeo Rastrelli
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Kastelo Rundāle
Preĝejo Sankta Andreo
Anichkov Palace
Vorontsov Palace
Vintra Palaco
Smolny Cathedral
Catherine Palace
Stroganov Palace
Sankt-Peterburgo
Moskvo
Carskoje Selo
vdr
Vintra Palaco kaj Aleksandra kolono

Bartolomeo Francesco Rastrelli [bartolomeo franĉesko rastrelli] (ruse Бартоломео Франческо Растрелли; 1700, Parizo1771, Sankt-Peterburgo) estas fama italdevena rusia arkitekto. Li estas la plej elstara reprezentanto de la rusa baroko en arkitekturo. Rastrelli kunigis ecojn de eŭropa baroko kun tradiciaj rusaj elementoj, precipe tiuj de nariŝkina stilo.

En Rusion la estonta arkitekturisto venis 16-jaraĝa kun sia patro, ankaŭ konata arkitekturisto Bartolomeo Carlo Rastrelli.

La plej famaj kreaĵoj de Rastrelli estas Vintra Palaco (la imperiestra palaco centre de la Peterburgo), la ensemblo de Smolnij monaĥejo en Peterburgo kaj rekonstruita de li Katerina Palaco en Puŝkin (suda apudurbo de Peterburgo).