Franciszek Rychnowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciszek Rychnowski
Persona informo
Aliaj nomoj Iks won Chyr
Naskiĝo 3-an de oktobro 1850 (1850-10-03)
en Velehrad
Morto 1-an de januaro 1929 (1929-01-01) (78-jaraĝa)
en Lvivo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Okupo
Okupo kemiisto • maŝinkonstrua inĝeniero • inĝeniero
vdr

Franciszek Dionizy de Welehrad Rychnowski [franĉiŝek dionjizi riĥnovski] (naskiĝis ĉirkaŭ 1850 en Velehrad – mortis ĉirkaŭ 1929 en Lvovo), konata ankaŭ sub pseŭdonomo Iks won Chyr (anagramo de lia familia nomo), estis pola ĥemiisto, inĝeniero kaj inventisto.

En la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento li patentigis fornon por centra hejtado kaj la ideon publikigis en la Texhnika revuo (Czasopismo Techniczne).[1] Li laboris ĉe la Teĥnika altlernejo en Lvovo kaj siajn verkojn prezentadis ĉe tiea ekspozicio de la Politeĥnika societo en la jaro 1902.[2]

En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li publikigis propraelspeze sub pseŭdonomo du librojn, en kiuj li priskribis certajn disputindajn teoriojn. En sia libro „Mane tekel fares. 44 wspomnienia z przeszłości. Fragmenty wyników z czterdziestoletnich zabiegów leczniczych pod akademicką nazwą kurszerstwa, szarlatanerii i oszukańczej sugestii“ (44 rememoroj el la pasinteco. Fragmentoj el rezultoj de kvardekjaraj kuracistaj operacioj sub akademia nomo fuŝkuracado, ĉarlatanado kaj trompula sugestado)[3] li priskribas sian kuracmetodon. En la libro Omnia in sole. Reminiscencje naukowe (Sciencaj reminiscencoj) [4] siajn sciencajn teoriojn. Li aŭtoris la koncepton de eteroido, viva energio, kiu estu la bazo de ĉiuj fizikaj fenomenoj, kiun oni povas kompari kun la nocioj élan vital de Henri Bergsonorgon de Wilhelm Reich.

La nomo de la lvova inĝeniero kaj inventisto Franciszek Rychnowski kelkfoje aperas en la fantaziaj rakontoj de Andrzej Pilipiuk.

  1. Biblioteka Zakładu Naukowego Ossolińskich, nr kat. 347.971 I.
  2. Katalogo de la jubilea ekspozicio de la Politeĥnika societo en Lvovo, Lvovo, 1902, laŭ Polscy wytwórcy instrumentów naukowych w XIX wieku de Maciej Kluza el la Muzeo de la Jagelona universitato.
  3. Titolo en la Jagelona biblioteko, kat. num. 514409; verŝajna enhavo de la verko Arkivigite je 2011-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Titolo en la Jagelona biblioteko, kat. num. 248408 II