Mesio (oratorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Messiah
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1767
Loko Londono
vdr

Mesio (angle Messiah, HWV 56, 1741) estas oratorio de Georg Friedrich Händel, lia plej fama verko kaj unu el la plej konataj muzikaĵoj de la okcidenta ĥora verkaro.

La korusa oratorio

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La titolo de la oratorio estas ligita kun la judisma, islama kaj kristanisma koncepto pri Mesio, la Savonto. En islamo kaj kristanismo Mesio estas Jesuo Kristo. Händel mem estis devota kristano, kaj lia verko estas prezentado de la vivo de Jesuo kaj ĝia graveco konforme al la kristana doktrino. La teksto de la oratorio estis prenita el Biblio, nome el la versio de reĝo Jakobo.

Mesio estas la plej fama verko de Händel (nur lia Akva muziko (angle Water Music) proksimiĝas al ĝi laŭ populareco), kaj ĝi restas tre populara inter la amantoj de klasika muziko.

Kvankam Händel nomis sian oratorion simple Messiah (sen artikolo), oni ofte mise referencas ĝin kiel The Messiah. Tiu ĉi popola titolo fariĝis tiom kutima por oreloj, ke la senartikola titolo ŝajnas malĝusta.

Tiu ĉi verko estis intencita por Pasko kaj plenumita unuafoje dum Pasko, sed post la morto de Händel iĝis tradicio plenumi la oratorion dum Advento, la prepara periodo por Kristnasko. Kristnaskaj koncertoj inkluzivas kutime nur la unuan parton de Mesio kaj la ĥoron Haleluja, kvankam kelkaj orkestroj plenumas la tutan oratorion kiel kristnaskan koncerton. La verkon oni povas aŭskulti dum la paska semajno. Selektitajn priresurektajn fragmentojn oni ofte inkludas en Paskajn diservojn. La soprana ario I know that my Redeemer liveth (Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas) ofte aŭskultiĝas dum kristanaj funebraj servoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La oratorio konsistas el tri partoj. La libreto originas precipe el la Malnova Testamento. Tio iom mirigas, ja temas pri verko, rakontanta pri la Savanto. Por la unua parto de la oratorio estas uzita la Libro de Jesaja, kie li profetis la alvenon de la Mesio. En la fino de la unua parto kaj en la komenco de la dua estas kelkaj citaĵoj el la Evangelioj, nome pri anĝelo, veninta al paŝtistoj, el la Evangelio laŭ Sankta Luko, du enigmaj citaĵoj el la Evangelio laŭ Sankta Mateo kaj unu (Behold the Lamb of God (Jen la Ŝafido de Dio)) el la Evangelio laŭ Sankta Johano. La reston de la dua parto konsistigas profetaĵoj de Jesaja kaj citaĵoj el la Psalmaro. La tria parto enhavas fragmenton el la Libro de Ijob (I know that my Redeemer liveth (Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas)), la reston konsistigas la Unua Epistolo de la Apostolo Paŭlo al la Korintanoj.

Ankaŭ estas interese, ke la plej konata ĥoro Hallelujah (Haleluja) en la fino de la dua parto kaj la finala ĥoro Worthy is the Lamb that was slain (Inda estas la Ŝafido, la mortigita) ambaŭ estas prenitaj el Apokalipso, la sola libro kun profetaĵoj en la Nova Testamento.

La libreto konsistas el fragmentoj de versoj el la Biblio de reĝo Jakobo. Ĝin kompilis Charles Jennens. Li imagis la verkon simila al opero en tri aktoj, ĉiu el kiuj enhavas kelkajn scenojn:

I
i -- la profetaĵo pri la savo;
ii -- la profetaĵo pri la alveno de Mesio kaj la demando, kion tio alportos al la mondo
iii -- la profetaĵo pri la naskiĝo de Dipatrino;
iv -- la apero de anĝelo antaŭ paŝtistoj;
v -- mirakloj de Kristo.
II
i -- la oferado, skurĝado kaj krucumado;
ii -- la morto kaj resurekto de Kristo;
iii -- la ĉieliro;
iv -- Dio malkovras sian identecon sur ĉieloj;
v -- la komenco de predikado;
vi -- la mondo kaj ĝiaj regantoj rifuzas Evangeliojn;
vii -- la triumfo de Dio.
III
i -- la promeso de elaĉeto de la falo de Adamo;
ii -- la tago de la Lasta Juĝo;
iii -- la venko super morto kaj peko;
iv -- la glorado de Jesuo Kristo.

Laŭ tiu disdivido oni povas facile determini, kiuj eroj estas ligitaj kun Kristnasko kaj kiuj kun Pasko. Eroj 1–18 el la unua parto respondas al scenoj i–iv, kaj oni konsideras ilin kristnaskaj fragmentoj. Erojn 19 kaj 20 el la unua parto kaj eron 22 el la dua oni povas trakti transiraj. La resto rilatas al Pasko. Laŭ tiu ĉi skemo, la ĥoro Haleluja, konsiderata de multaj kristnaska kanto, apartenas al la paska parto. Certe, multaj korusoj plenumas la tutan muzikaĵon sendepende de sezono por la ĝojo de la aŭskultantoj.

Verkado kaj premiero[redakti | redakti fonton]

Fine de la somero de la jaro 1741 Händel, kiu estis tiutempe ĉe la pinto de sia muzikpovo, tamen estis deprimita kaj pezita de multaj ŝuldoj, komencis verki la muzikon por la laŭbiblia libreto de Jennens. La laboro komenciĝis la 22an de aŭgusto. La unua parto estis finita la 28an de aŭgusto, la dua — la 6an de septembro, la tria — la 12an de septembro. La 14an de septembro la oratorio jam estis instrumentita. Do, je unu spiro, dum 24 tagoj, Händel kreis grandiozan verkon.

Oni diras, ke kiam Händel verkis Mesion, lia servisto ofte trovis lin, silente plorantan ĉe la tablo, fascinitan de beleco kaj majesto de la muziko, fluanta el lia plumo. La sekundara fonto de tiu ĉi rakonto estas broŝuro de la Ĥora Societo de la dublina Kolegio de Trinitato. La primaran fonton la aŭtoro ne konas.

Do, Händel finis Mesion la 12an de septembro. Oni komencis jam provludi la oratorion, sed Händel neatendite forveturis en Dublinon laŭ invito de la duko de Devonshire, la reprezentanto de la angla reĝo en Irlando. Tie la komponisto estis akceptata tre afable, li koncertis de decembro 1741 ĝis aprilo 1742.

La premiero de Mesio okazis la 13an de aprilo 1742. Tio estis bonfara koncerto sur la strato Fishamble proksime de dublina Temple Bar. Antaŭ la koncerto aperis organizaj malfacilaĵoj, necesis lastmomente fari ŝanĝojn en la partituro. La dekano de la katedralo de Sankta Patriko Jonathan Swift minacis malpermesi al la kantistoj de la katedralo partopreni la premieron kaj poste entute malpermesis plenumadon de Mesio por kelka tempo. Li postulis renomi ĝin Sankta oratorio kaj transdoni la monon, akiritan de la koncerto, al loka malsanulejo por frenezuloj.

Dum la premiero Händel gvidis plenumadon ĉe klaviceno, la orkestron direktis Matthew Dubourg, disĉiplo de Francesco Geminiani, irlanda violonisto, dirigento kaj komponisto, kiu laboris kun Händel en Londono ekde la jaro 1719. Ĉefajn partojn kantis soprano Christina Maria Avoglio, mezosoprano Susannah Cibber, aldoj William Lamb kaj Joseph Ward, tenoro James Bailey kaj baso John Mason, plenumadon partoprenis ankaŭ du malgrandaj korusoj (ĉirkaŭ dudek homoj) de ambaŭ dublinaj katedraloj.

En Londono oni akceptis Mesion modere. Sep jarojn la oratorio estis plenumata sen la origina titolo. Nur de la londona prezento, okazinta la 23an de marto 1749, la oratorio reprenis la originan titolon kaj finfine ricevis plenan aprobon. De la jaro 1750 Händel ĉiujare finis sian oratorian sezonon ĝuste per Mesio, kaj lia lasta dumviva koncerto okazis la 6an de aprilo 1759, semajnon antaŭ la morto de la komponisto.

Händel direktis la plenumadon de Mesio multfoje, ofte ŝanĝante ion por plenumi bezonojn de la momento. Rezulte ni ne havas version, kiun oni povas rigardi "aŭtentika". Ankaŭ dum sekvaj jarcentoj oni faris multajn ŝanĝojn kaj rearanĝojn. Indas mencii la rearanĝon de Wolfgang Amadeus Mozart kun traduko en la germanan. En plej novaj plenumoj partoprenas orkestro, koruso kaj kvar solistoj: baso, tenoro, kontralto aŭ kontr-tenoro kaj soprano.

La domo, kie Händel verkis Mesion estas nun malfermita por la publiko kiel Handel House Museum.

Muzika lingvo[redakti | redakti fonton]

Händel famas pro tio, ke en multaj verkoj li uzis specialan manieron, kiam notoj kvazaŭ pentras la koncernan tekston. Verŝajne, la plej konata kaj ofte referencata ekzemplo de tiu tekniko troviĝas en la tenora ario Every valley shall be exalted el la komenco de la unua parto de Mesio. Por vortoj and every mountain and hill made low; the crooked straight and the rough places plain (ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo) Händel verkis jenan muzikon:

La melodio leviĝas al F dieso ĉe la unua silabo mountain (monto) kaj malleviĝas je okto ĉe la dua silabo. Kvar notoj de la vorto hill (monteto) kvazaŭ faras monteton, la vorto low (malalta) estas prononcata sur la plej malalta noto de la frazo. Ĉe la vorto crooked (malrekta) la melodio transiras de C dieso al B, kaj restas ĉe B dum la vorto straight (rekta). La vorto plain (ebena) estas skribita plejparte ĉe la supra E, kiu daŭras tri mezurojn kun iometa deviado. Händel aplikas la saman strategion, kiam la finala frazo ripetiĝas: "malglataĵoj" malglatas kaj ĉe la vorto plain la melodio alvalas al tri longaj ebenaĵoj. Händel ofte uzas tiun teknikon dum la tuta ario, aparte ĉe la vorto exalted (alta), kie oni trovas kelkajn ornamaĵoj el deksesonoj kaj du saltojn al la supra E:

En la tempo de Händel anglalingve oni ofte prononcis la sufikson -ed de preterito kaj preterita participo kiel apartan silabon. Rigardu la sekvan fragmenton el And the glory of the Lord:

La vorton revealed oni devas prononci en tri silaboj. En multaj publikigaĵoj la litero 'e', ne prononcata dum parolado, sed kantenda kiel aparta silabo, estis diakritita per la malakuta supersigno: revealèd.

Haleluja[redakti | redakti fonton]

La plej fama fragmento de la oratorio estas la ĥoro Haleluja, kiu fermas la duan parton. La teksto estas prenita el tri versoj de Apokalipso:

Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon de granda homamaso kaj kvazaŭ voĉon de multaj akvoj kaj kvazaŭ voĉon de fortaj tondroj, dirantajn: Haleluja! ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. [Apokalipso de Johano 19:6]
Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne. [Apokalipso de Johano 11:15]
Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan: REĜO DE REĜOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ. [Apokalipso de Johano 19:16]

En multaj partoj de la mondo endas leviĝi, kiam tiu ĉi parto estas plenumata. La tradicio devenas de la historio, ke la reĝo de Britio Georgo la 2-a estis tiom ekscitita de la muziko, ke li saltleviĝis, kaj, kiel ankaŭ nun, kiam la reĝo staras, leviĝas ĉiuj ĉeestantoj. Tamen nun oni taksas tiun historion dubinda: la reĝo povis entute ne viziti la premieron.

Homoj, kiuj ne konas la muzikaĵon, iufoje foriras post tiu ĉi ero, opiniante, ke ĝi estas la fino de la oratorio. Tamen ĝi, kiel jam estis menciite, nur fermas la duan el la tri partoj de la verko.

Listo de muzikaj eroj[redakti | redakti fonton]

Kiel estis menciite pli frue, Händel mem ofte ŝanĝis muzik-fortojn, uzatajn en la oratorio. Nun plejmulto da ĥoroj sekvas la version de la jaro 1912 fare de T. Tertius Noble, kaj sube la voĉoj kaj vortoj rilatas al tiu ĉi versio. Tamen ne malordinaras plenumado de certaj arioj fare de aliaj voĉoj, forigado de iuj arioj pro tempomanko aŭ malfacileco aŭ eĉ preterlasado de plenaj sekcioj. La sekva listo (laŭ la koncerta koruso de Masaĉuseca Instituto de Teknologio) ne estas "oficiala", ĝi simple estas la plej uzata nun.

PARTO I:
No. 1. Uverturo
No. 2. Akompanata recitativo (tenoro): Comfort ye my people
Jesaja 40:1-3
Comfort ye, comfort ye my people, saith your God; speak ye comfortably to Jerusalem; and cry unto her, that her warfare is accomplishe`d, that her iniquity is pardoned.
The voice of him that crieth in the wilderness, Prepare ye the way of the Lord, make straight in the desert a highway for our God.
Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo.
Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
No. 3. Ario (tenoro): Every valley shall be exalted
Jesaja 40:4
Every valley shall be exalted, and every mountain and hill made low; the crooked straight, and the rough places plain.
Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo.
No. 4. Ĥoro: And the glory of the Lord
Jesaja 40:5
And the glory of the Lord shall be reveale`d, and all flesh shall see it together; for the mouth of the Lord hath spoken it.
Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis.
No. 5. Akompanata recitativo (baso): Thus saith the Lord
Ĥagaj 2:6, 7
Thus saith the Lord of Hosts: --Yet once a little while and I will shake the heavens, and the earth, the sea, and the dry land; and I will shake all nations, and the desire of all nations shall come.
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Pasos malmulte da tempo, kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron; Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj.
Malaĥi 3:1
The Lord, whom ye seek, shall suddenly come to his temple, even the messenger of the covenant, whom ye delight in; Behold, He shall come, saith the Lord of Hosts.
Kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.
No. 6. Ario (baso): But who may abide
Malaĥi 3:2
But who may abide the day of His coming, and who shall stand when He appeareth?
For He is like a refiner's fire.
Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos?
Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto.
No. 7. Ĥoro: And He shall purify
Malaĥi 3:3
And He shall purify the sons of Levi, that they may offer unto the Lord an offering in righteousness.
Kaj Li purigos la idojn de Levi, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.
No. 8. Recitativo (aldo): Behold, a virgin shall conceive
Jesaja 7:14 -- Mateo 1:23
Behold, a virgin shall conceive, and bear a Son, and shall call His name EMMANUEL, God with us.
Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj oni donos al li la nomon Emanuel.
No. 9. Ario (aldo) kaj ĥoro: O thou that tellest good tidings to Zion
Jesaja 40:9, 60:1
O thou that tellest good tidings to Zion, get thee up into the high mountain; O thou that tellest good tidings to Jerusalem, lift up thy voice with strength; lift it up, be not afraid; say unto the cities of Judah, Behold your God!
Arise, shine, for thy Light is come, and the glory of the Lord is risen upon thee.
Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; laŭtigu potence vian voĉon, ho predikantino de Jerusalem, laŭtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo: Jen estas via Dio!
Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.
No. 10. Akompanata recitativo (baso): For, behold, darkness shall cover the earth
Jesaja 60:2, 3
For, behold, darkness shall cover the earth and gross darkness the people; but the Lord shall arise upon thee, and His glory shall be seen upon thee, and the Gentiles shall come to thy light, and kings to the brightness of thy rising.
Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj.
No. 11. Ario (baso): The people that walked in darkness
Jesaja 9:2
The people that walked in darkness have seen a great light: and they that dwell in the land of the shadow of death, upon them hath the light shined.
Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.
No. 12. Ĥoro: For unto us a child is born
Jesaja 9:6
For unto us a Child is born, unto us a Son is given, and the government shall be upon His shoulder: and His name shall be calle`d Wonderful, Counsellor, the Mighty God, the Everlasting Father, the Prince of Peace.
Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco.
No. 13. Pastorala simfonio
No. 14. Recitativo (soprano): There were shepherds abiding in the field
Luko 2:8
There were shepherds abiding in the field, keeping watch over their flocks by night.
Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon.
No. 14a. Akompanata recitativo (soprano): And lo! the Angel of the Lord came upon them
Luko 2:9
And lo! the angel of the Lord came upon them, and the glory of the Lord shone round about them, and they were sore afraid.
Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo.
No. 15. Recitativo (soprano): And the angel said unto them
Luko 2:10, 11
And the angel said unto them, Fear not; for, behold, I bring you good tidings of great joy, which shall be to all people.
For unto you is born this day in the city of David a Saviour, which is Christ the Lord.
Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;
ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
No. 16. Akompanata recitativo (soprano): And suddenly there was with the angel
Luko 2:13
And suddenly there was with the angel a multitude of the heavenly host praising God, and saying:
Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante:
No. 17. Ĥoro: Glory to God
Luko 2:14
Glory to God in the highest, and peace on earth, good will towards men.
Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.
No. 18. Ario (soprano): Rejoice greatly, O daughter of Zion
Zeĥarja 9:9, 10
Rejoice greatly, O daughter of Zion; Shout, O daughter of Jerusalem: behold, thy king cometh unto thee.
He is the righteous Saviour, and He shall speak peace unto the heathen.
Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem; jen via reĝo iras al vi.
Li estas la pia Savanto, kaj li proklamos pacon al la nacioj.
No. 19. Recitativo (aldo): Then shall the eyes of the blind be opened
Jesaja 35:5, 6
Then shall the eyes of the blind be opened, and the ears of the deaf unstoppe`d; then shall the lame man leap as an hart, and the tongue of the dumb shall sing.
Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos. Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos.
No. 20. Dueto (aldo kaj soprano): He shall feed his flock like a shepherd
Jesaja 40:11
Aldo: He shall feed His flock like a shepherd; and He shall gather the lambs with His arm, and carry them in His bosom, and gently lead those that are with young.
Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.
Mateo 11:28, 29
Soprano: Come unto Him, all ye that labour and are heavy laden, and He shall give you rest.
Take His yoke upon you, and learn of Him for He is meek and lowly of heart: and ye shall find rest unto your souls.
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.
Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
No. 21. Ĥoro: His yoke is easy, and His burthen is light
Mateo 11:30
His yoke is easy and His burthen is light.
Mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.
PARTO II:
No. 22. Ĥoro: Behold the Lamb of God
Johano 1:29
Behold the Lamb of God, that taketh away the sins of the world.
Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
No. 23. Ario (aldo): He was despised
Jesaja 53:3
He was despise`d and rejected of men: a man of sorrows, and acquainted with grief.
Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana.
Jesaja 50:6
He gave His back to the smiters, and His cheeks to them that plucked off the hair: He hid not His face from shame and spitting.
Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado.
No. 24. Ĥoro: Surely He hath borne our griefs
Jesaja 53:4, 5
Surely He hath borne our griefs, and carried our sorrows; He was wounded for our trangressions; He was bruised for our iniquities; the chastisement of our peace was upon Him.
Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li.
No. 25. Ĥoro: And with His stripes we are healed
Jesaja 53:5
And with His stripes we are heale`d.
Kaj per lia vundo ni saniĝis.
No. 26. Ĥoro: All we like sheep have gone astray
Jesaja 53:6
All we like sheep have gone astray; we have turne`d every one to his own way; and the Lord hath laid on Him the iniquity of us all.
Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.
No. 27. Akompanata recitativo (tenoro): All they that see Him laugh Him to scorn
Psalmoj 22:7
All they that see Him, laugh Him to scorn, they shoot out their lips, and shake their heads saying,:
Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
No. 28. Ĥoro: He trusted in God that He would deliver Him
Psalmoj 22:8
He trusted in God that He would deliver Him; let Him deliver Him, if He delight in Him.
Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.
No. 29. Akompanata recitativo (tenoro): Thy rebuke hath broken His heart
Psalmoj 69:20
Thy rebuke hath broken His heart; He is full of heaviness. He looked for some to have pity on Him, but there was no man; neither found He any to comfort Him.
Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
No. 30. Ario (tenoro): Behold, and see if there be any sorrow
Plorkanto 1:12
Behold, and see if there be any sorrow like unto His sorrow.
Rigardu kaj vidu, Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero.
No. 31. Akompanata recitativo (tenoro): He was cut off out of the land of the living
Jesaja 53:8
He was cut off out of the land of the living: for the transgression of Thy people was He stricken.
De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.
No. 32. Ario (tenoro): But Thou didst not leave His soul in hell
Psalmoj 16:10
But Thou didst not leave His soul in hell; nor didst Thou suffer Thy Holy One to see corruption.
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
No. 33. Ĥoro: Lift up your heads, o ye gates
Psalmoj 24:7-10
Lift up your heads, O ye gates; and be ye lift up, ye everlasting doors; and the King of glory shall come in.
Who is the King of glory? The Lord strong and mighty, the Lord mighty in battle.
Lift up your heads, O ye gates; and be ye lift up, ye everlasting doors; and the King of glory shall come in.
Who is the King of glory? The Lord of Hosts, He is the King of Glory.
Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro.
No. 34. Recitativo (tenoro): Unto which of the Angels said He
Hebreoj 1:5
Unto which of the angels said He at any time, Thou art my Son, this day have I begotten Thee?
Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis?
No. 35. Ĥoro: Let all the angels of God worship Him
Hebreoj 1:6
Let all the angels of God worship Him.
Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio.
No. 36. Ario (baso): Thou art gone up on high
Psalmoj 68:18
Thou art gone up on high, Thou hast led captivity captive, and received gifts for men; yea, even for Thine enemies, that the Lord God might dwell among them.
Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.
No. 37. Ĥoro: The Lord gave the word
Psalmoj 68:11
The Lord gave the word: great was the company of the preachers.
Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
No. 38. Ario (soprano): How beautiful are the feet of them
Romanoj 10:15
How beautiful are the feet of them that preach the gospel of peace, and bring glad tidings of good things.
Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
No. 39. Ĥoro: Their sound is gone out into all lands
Romanoj 10:18
Their sound is gone out into all lands, and their words unto the ends of the world.
Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
No. 40. Ario (baso): Why do the nations so furiously rage
Psalmoj 2:1, 2
Why do the nations so furiously rage together? [and] why do the people imagine a vain thing?
The kings of the earth rise up, and the rulers take consel together against the Lord, and against His Annointed.
Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito.
No. 41. Ĥoro: Let us break their bonds asunder
Psalmoj 2:3
Let us break their bonds asunder, and cast away their yokes from us.
Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!
No. 42. Recitativo (tenoro): He that dwelleth in heaven
Psalmoj 2:4
He that dwelleth in heaven shall laugh them to scorn; the Lord shall have them in derision.
La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
No. 43. Ario (tenoro): Thou shalt break them
Psalmoj 2:9
Thou shalt break them with a rod of iron; Thou shalt dash them in pieces like a potter's vessel.
Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
No. 44. Ĥoro: Hallelujah
Apokalipso de Johano 19:6; 11:15; 19:16
HALLELUJAH! for the Lord God omnipotent reigneth.
The kingdom of this world is become the kingdom of our Lord, and of His Christ: and He shall reign for ever and ever.
KING OF KINGS, and LORD OF LORDS, HALLELUJAH!
Haleluja! ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Ĉiopova, reĝas.
La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.
REĜO DE REĜOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.
PARTO III:
No. 45. Ario (soprano): I know that my Redeemer liveth
Ijob 19:25, 26
I know that my Redeemer liveth, and that He shall stand at the latter day upon the earth:
And though worms destroy this body, yet in my flesh shall I see God.
Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo.
Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion.
I Korintanoj 15:20
For now is Christ risen from the dead, the first-fruits of them that sleep.
Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj.
No. 46. Ĥoro: Since by man came death
I Korintanoj 15:21, 22
Since by man came death, by man came also the resurrection of the dead. For as in Adam all die, even so in Christ shall all be made alive.
Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.
No. 47. Akompanata recitativo (baso): Behold, I tell you a mystery
I Korintanoj 15:51, 52
Behold, I tell you a mystery: We shall not all sleep; but we shall all be changed in a moment, in a twinkling of an eye, at the last trumpet.
Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos, en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono.
No. 48. Ario (baso): The trumpet shall sound
I Korintanoj 15:52, 53
The trumpet shall sound, and the dead shall be raised in corruptible, and we shall be changed.
For this corruptible must put on incorruption, and this mortal must put on immortality.
Ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos.
Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon.
No. 49. Recitativo (aldo): Then shall be brought to pass
I Korintanoj 15:54
Then shall be brought to pass the saying that is written: Death is swallowed up in victory.
Tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko.
No. 50. Dueto (aldo kaj tenoro): O death, where is thy sting?
I Korintanoj 15:55, 56
O death, where is thy sting? O grave, where is thy victory? The sting of death is sin, and the strength of sin is the law.
Ho morto, kie estas via pikilo? Ho morto, kie estas via venko? La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo.
No. 51. Ĥoro: But thanks be to God
I Korintanoj 15:57
But thanks be to God, who giveth us the victory through our Lord Jesus Christ.
Sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
No. 52. Ario (soprano): If God be for us, who can be against us?
Romanoj 8:31, 33, 34
If God be for us, who can be against us? who shall lay any thing to the charge of God's elect? It is God that justifieth, who is he that condemneth?
It is Christ that died, yea, rather, that is risen again, who is at the right hand of God, who makes intercession for us.
Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto; kiu estas la kondamnanto?
Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni.
No. 53. Ĥoro: Worthy is the Lamb that was slain
Apokalipso de Johano 5:12, 13
Worthy is the Lamb that was slain, and hath redeemed us to God by His blood, to receive power, and riches, and wisdom, and strength, and honour, and glory, and blessing.
Blessing and honour, glory and power, be unto Him that sitteth upon the throne, and unto the Lamb, for ever and ever.
Amen.
Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon.
Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.