Christian Mali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Mali
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1832 (1832-10-02)
en Utreĥto
Morto 1-an de oktobro 1906 (1906-10-01) (73-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr

Christian Friedrich Mali (6-an de oktobro 1832 en Darthuizen, Nederlando; 1-an de oktobro 1906 en Munkeno) estis germana artopentristo kaj profesoro en Munkeno. Li estis la pli juna frato de pentristo Johannes Cornelis Jacobus Mali.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Christian Mali estis la plej juna el 10 gefratoj, kiuj ĉiuj havis artistan talenton. Post morto de sia patro en 1833, Mali translokiĝis kun sia patrino al Württemberg kaj poste laboris ksilografiisto en Stuttgart. Li poste translokiĝis al sia frato Jan al Munkeno, kie li en 1860 konatiĝis kun Anton Braith. Li praktikis sin en pentrado pri provincoj kaj arkitekturoj (post veturo al Italio).

Vintra verspero post la brutofoiro de Christian Mali (1904)

Li veturis en 1865 al Düsseldorf, poste al Parizo por studi verkojn de Troyon kaj ekpentris pri bestoj.

Christian Mali iĝis 14-an de aprilo 1905 honora civitano de urbo Biberach an der Riß.

Post lia morto, li estis - je propra deziro - translokita al Biberach kaj entombigita apud sia amiko Anton Braith.

Liaj pentraĵoj troviĝas en Braith-Mali-Museum en Biberach an der Riß.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]