Michel Platini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Platini
Michel Platini kun la ĉefministro Lionel Jospin la 25-an de novembro 1997
Michel Platini kun la ĉefministro Lionel Jospin la 25-an de novembro 1997
Persona informo
Naskonomo Michel François Platini
Naskiĝo 21-a de junio 1955
en Jœuf
Lingvoj francaitala
Ŝtataneco FrancioItalio
Subskribo Michel Platini
Familio
Patro Aldo Platini
Infanoj Laurent Platini • Marine Platini
Okupo
Okupo futbalisto • sports official • futbala trejnisto
vdr

Michel Platini (naskiĝis en Jœuf (Meurthe-et-Moselle) la 21-an de junio 1955) estas franca futbalisto.

Michel Platini, Rafał Dutkiewicz, Grzegorz Lato (Vroclavo, 2009).

Ofte, li estas menciita el la plej talentaj futbalistoj kun la brazila Pelé, la argentinaj Diego Maradona kaj Alfredo Di Stefano, la nederlanda Johan Cruyff, la franca Zinedine Zidane kaj la germana Franz Beckenbauer.

En la lastaj jaroj, li estis elektita dufoje (de la revuo France Football) kiel la plej talenta franca futbalisto.

Nune, li estas membro de la konsilio ekzekutiva de la FIFA, li estis ankaŭ elektisto de la franca teamo de futbalo de 1988 ĝis 1992 kaj kun-organizanto kun Fernand Sastre de la Futbala Mondpokalo de 1998 en Francio.

La 26-an de januaro 2007, li estis elektita kiel prezidento de UEFA vice veninte Lennart Johansson.