Antonio de Cabezón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio de Cabezón
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1510 (1510-03-30)
en Castrillo Mota de Judíos
Morto 26-an de marto 1566 (1566-03-26) (55-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Antonio de Cabezón (30-a de marto 1510 en Castrillo Mota de Judíos; 26-a de majo 1566 en Madrid) estis Hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto. Li validas kiel la plej grava hispana komponisto por klavarinstrumentoj de sia tempo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cabezón estis blinda ekde sia infanaĝo, verŝajne ekde la oka vivojaro. En Palencia lin edukis la García de Baeza, orgenisto de la tiea katedralo. Kiel kortegorgenisto de Karlo la 5-a kaj poste de Filipo la 2-a li partoprenis vojaĝojn tra Eŭropo kaj kontiĝis kun gravaj muzikistoj de aliaj kortegoj. Ĉe tio evidente estis reciprokaj influoj, tiel ke Cabezón grave kontribuis same al la Hispana muziko kiel al la muziko por klavarinstrumentoj. Lia verkaro influis la Anglan virginalmuzikon (virginalo: speco de klaviceno)

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Inter liaj verkoj troviĝas multnombraj entabulaturigoj, do aranĝoj de polifonia voĉkanta muziko por klavarinstrumentoj (speciale de verkoj de Josquin Desprez), kelkajn tientojn (motetoj instrumentaj surbaze de imitado), kiuj laŭas tiun stilon, kaj krome diferencias (variacioj pri kanzonoj kaj dancoj Francaj kajHispanaj). En lia muziko ekkoneblas pluevoluinta polifonio samkiel aparta skribmaniero por klavarinstrumentoj, kvankam la muzikaĵoj ankaŭ estis ludeblaj per harpoVihuela (speco de pragitaro). Li ankaŭ komponis kelkajn sakralajn muzikaĵojn.

Lia filo Hernando eldonis lian tutan verkaron en 1578, tiel ke ĝi servu sekvantajn orgenistaj generacioj kiel modelo. En 1557 jam Luis Venegas de Henestrosa publikis en unu kolekto 40 verkojn de Cabezón. En la jaro 1966 oni publikis en Barcelono dank‘ al Higini Anglés novan eldonon, kiu ne estas kompleta, kaj jarojn poste la muzikologisto María Asunción Ester Salas publikis pluan volumon kun la antaŭe mankantaj verkoj.

En lia naskiĝovilaĝo Castrillo de Matajudíos oni dediĉis al li platŝildon sur la centra placo (plaza Mayor). La naskiĝdomon oni konservas, kaj oni ankaŭ povas viziti lian mortlokon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Handbuch über die Musik, Bibliographisches Institut, Mannheim/Zürich 1966

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto