Marinus van der Lubbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marinus van der Lubbe
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1909 (1909-01-13)
en Leiden
Morto 10-an de januaro 1934 (1934-01-10) (24-jaraĝa)
en Leipzig,  Nazia Germanio
Mortokialo senkapigo
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Memorigilo Marinus van der Lubbe
Okupo
Okupo politika aktivisto • sindikatisto
vdr

Marinus (Rinus) van der LUBBE (naskiĝis la 13-an de januaro 1909 en Leiden, mortis la 10-an de januaro 1934 en Leipzig) estis laŭdire unu el la bruligintoj de Reichstag, en Berlino la 27-an de februaro 1933. Van der Lubbe estis aŭ anarĥiisto aŭ sovetkomunisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Van der Lubbe divorcis frue kaj lia patrino mortis kiam li estis 12-jara. Li plenkreskis en familio de la duonfratino.

Van der Lubbe komencis lerni masonadon. Pro lia korpa forto, amiko nomis lin „Dempsey“. Post la laborakcidento en 1925 kaj la pro tio suferita okulmalsano, li ne povis plu praktiki sian profesion. Sekvajare, li aliĝis al skisma grupo de la Komunista Partio de Nederlando. Pro malkonkordo kun la fratino, li translokiĝis en 1927 al Leiden kaj fondis tie la Lenin-Domon, lokon por politikaj prelegoj kaj diskutoj. Li estis arestita en 1930 je du semajnoj, ĉar li enrompis fenestrovitron de la sociala instanco.

Ili migris inter 1928 kaj 1932 tra Eŭropo. Li volis eĉ elmigri en Sovetunion, sed tio malsukcesis.

Post la enpotenciĝo de nazioj en 1933, li veturis en Berlinon. Li volis mobilizi la laboristojn kontraŭ la nazioj, sensukcese. Li ekbruligis la 25-an de februaro bonfaran oficejon en Berlin-Neukölln, la Berlinan urbodomon, kaj eĉ la Berlinan kastelon. Oni frue malkovris kaj estingis la fajrojn.

Oni arestis lin la 27-an de februaro en la brulanta Reichstag-konstruaĵo. Li konfesis poste la bruligon.

La nazioj eluzis la krimfaron por kruele persekuti la komunistojn kaj aliajn opoziciulojn de la nazia sistemo, neglekti leĝojn. Oni ekis juĝproceson kontraŭ la komunistoj Ernst Torgler, Georgij Dimitrov, Blagoj Popov kaj Vasil Tanev.

Van der Lubbe estis punita je morto, kvankam ĝis la incendio en la Reichstag, leĝo ne punis tiel grave la bruligintojn.

Oni eĉ hodiaŭ diskutas ĉu li faris la bruligon sola aŭ lin trompis nazioj kaj helpis lin bruligi la konstruaĵon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]