Brian Merriman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brian Merriman
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1747 (1747-01-01)
en Graflando Clare
Morto 27-an de julio 1805 (1805-07-27) (58-jaraĝa)
en Limerick
Lingvoj irlanda vd
Ŝtataneco Irlando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brian MERRIMAN (Brian Mac Giolla Meidhre, naskiĝis en 1749, mortis la 27-an de julio 1805 en Luimneach/Limerick) estis irlanda poeto kaj la lasta granda poeto kiu verkis en la irlanda lingvo ĝis la moderna renaskiĝo. Lia ĉefa verko, Cúirt an Mheán-Oíche, Esperante La Noktmeza Kortumo aperis en 1780. Oni tradukis ĝin dekfoje en la anglan, kiel The Midnight Court, dufoje en la germanan, kiel Das Mitternachtsgericht, kaj unufoje en Esperanton, fare de Albert Goodheir (Vulpo-Libroj, Lelystad, Nederlando, 1980). La verko entenas pasian pledon por la rajto de virinoj je kontentiga seksa vivo — vidu germanlingvan artikolon pri ĝi en Sean O Riain's Homepage Arkivigite je 2011-01-16 per la retarkivo Wayback Machine.

En la libro Nova Esperanta Krestomatio (UEA 1991), en la sekcio "Internacia liriko", estas elĉerpaĵo de tiu granda poemo, sub la nomo "Sindefendo de junulino".

Bildaro[redakti | redakti fonton]