Bad Vilbel - prononco [bat FILbl] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wetterau de la federacia landoHesio, tuj nordoriente de la urbego Frankfurto ĉe Majno. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 35 758 loĝantojn sur areo de 25,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 403 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun Frankfurto ĉe Majno, Karben kaj Niederdorfelden. En la urba nomo, la aldonaĵo Bad jam indikas ke temas pri banloko. Tio en la 19-a jarcento signifis ke estis aparte multaj hoteloj kaj sanatorioj por riĉaj gastoj - en la 21-a jarcento precipe estas tute nova granda termobanejo subtegmenta,[1] kaj en la urbo estas unu el la tutlande plej grandaj boteligejoj por minerala akvo kun aparte aldonata karbonata acido.
↑La tutnova termobanejo laŭ la planoj de 2020-2023 devis esti preta ĝis 2024, sed laŭ gazetaj artikoloj de novembro 2024 ankoraŭ la vastaj kontroloj de ŝtataj instancoj pri ĉiaspeca konstruado prokrastas la lastajn konstrulaborojn, tiel ke supozeble la oficiala malfermo estos en 2025, kvankam ankaŭ tio estas nur vaga prognozo.