Saltu al enhavo

Florence Harriet Hanbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Florence Harriet Hanbury
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1864 (1864-05-07)
Morto 30-an de novembro 1954 (1954-11-30) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Florence Harriet HANBURY [hanbri] (7-a de majo 1864 en London1955) estis brita esperantistino kaj redaktantino de Kristana Revuo. Ŝi laboris profesie kiel bibliotekisto. Verkoj kaj tradukoj en Himnaro Esperanta, Adoru Kantante, Holanda Pioniro kaj Kristana Revuo:

Pri Dio, la Homaro kaj la Milito

Citaĵo
 Tiu ĉi estas kolekto de 6 predikoj faritaj je la komenco de la milito de konata kaj elokventa angla pastro, sub la jenaj titoloj Tiu ĉi Mallumo, La Valo de Decido, La Sankteco de Homeco, La Delegado de la Aŭtoritato de Dio, La Devenoj de Civilizacio, La Paco de Dio. En ĉi tiuj predikoj D-ro Morgan zorge ekzamenos [tiel] la spiritan aspekton de la nuna konflikto, kaj serĉas lumon por ĝia esploro el la instruo de la Biblio kaj de Kristanismo. De la komenco, profunde konvinkite, pri la praveco kaj justeco de Brita partopreno en la milito, li tamen “ metas la kulpon pri tiu ĉi aparta milito sur neniun personon,” kaj lia celo estas, do, ne blinde fari riproĉojn, sed esplori falsajn filozofiojn kaj principojn, kaj samtempe konsoli kaj kuraĝigi siajn aŭdantojn pri estantaj kaj estontaj tagoj. Krom kelkaj eraretoj [ekz., teroro, p. 9; sulfero, p. 58; demandas (postulas), p. ; Romanum, p. 59; objectiva, p. 70) kaj dubaj vortoj [sieĝantaĵo, p. 20 ; skalilo (skalo), p. 24; psikocio (? psikozo), pp. 9, 11; malciti (ne citi), p. 12; elĉerpiĝo (? senfortiĝo), p. 59] la teksto estas en bona kaj flua Esperanto, kaj la tradukintoj tre lerte plenumis sian malfacilan taskon. Eble tia libro ne povos tre vaste vendiĝi, sed al ĉiuj amantoj de elokventaj predikoj kaj pensado pri moralaj problemoj mi kore rekomendas ĉi tiun legindan aldonon al nia serioza literaturo. 
— L. La Brita Esperantisto - Numero 142, Oktobro (1916)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]