Joe Eszterhas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Eszterhas
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1944 (1944-11-23) (79-jaraĝa)
en Csákánydoroszló
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ohia Universitato vd
Familio
Dinastio Esterházy vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joe ESZTERHAS (n. 23-an de novembro 1944) estas hungardevena usona scenara verkisto kaj produktisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis verkisto István Eszterhas, lia patrino sekretariino, ili ambaŭ estis membroj de la hungara nazia partio kaj fuĝis el Hungario en 1945. Ili kaŝis sin en aŭstra kaŝloko por naziaj oficistoj, kiujn oni kaŝis kiel germanan rifuĝejon. Ili restis du monatojn en Mauthausen, poste translokiĝis en alian.

Ili elmigris en 1960 al Usono kaj setlis en Cleveland. Patro de Joe laboris kiel redaktoro ĉe la katolika gazeto Katolikus Magyarok Vasárnapja.

Joe Eszterhas studis en Universitato de Ohio, sed ne diplomiĝis. Li laboris en 1974 ĉe la magazino Rolling Stone. Li eldonis romanon Apokalipso Charlie Simson, kiun oni nomumis Internacia Libro-premio. La verko atentokaptis iun agenton kaj instigis Eszterhas je verkado de scenlibroj.

Li verkis la scenlibron por la filmo PUGNO. La filmon reĝisoris Norman Jewison kaj ĉefrolis Sylvester Stallone, sed la filmo trafalis. Li sukcesis en 1981 per tralaboro de scenlibro de Flashdance. Lia sekva sukceso estis en 1985, la Breĉetita ponardo (Richard Marquand), laŭ ideo kaj verko de Eszterhas.

La mondan sukceson por li alportis la scenlibro de la Baza instinkto, filmigita kun Sharon Stone, reĝisorita kun Paul Verhoeven. Li ricevis 3 milionojn da USD por la scenlibro kaj li mem iĝis plej influa scenlibroverkisto de Halivudo.

Li verkis en 1993 Sliver kun modesta sukceso, en 1995 la Showgirls kun trafalo.

Personaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li divorcis post 24-jara geedzeco kun Gerri Javor, postlasante du infanojn. Li geedziĝis kun pli juna Naomi MacDonald, kiu naskis kvar filojn.

Li estis portempe forte fumanto kaj alkoholisto, tiel li malsaniĝis je gorĝa kancero. Post kiam li ĉesis la tabakfumadon kaj la alkoholismon, li saniĝis.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Baza instinkto 2 (2006) – karaktero de la ĉefrolulo
  • Rendezte Alan Smithee: Brulo do, Halivudo!, (1997)
  • Jade (1995)
  • Showgirls (1995)
  • Sliver (1993)
  • Nowhere to Run (1993)
  • Baza instinkto (1992)
  • Music Box (1989)
  • Checking Out (1989)
  • Betrayed (1988)
  • Big Shots (1987)
  • Hearts of Fire (1987)
  • Breĉetita ponardo (1985)
  • Flashdance (1983)
  • Pugno, (1978)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1974, Apokalipso Charlie Simson
  • 1997, Mensogi en Usono
  • 2007, Hollywood Animal