Sylvester Stallone
Sylvester Stallone | |
![]() |
|
Naskonomo | Michael Sylvester Enzio Stallone |
Naskiĝo | 6-an de julio 1946 (71-jara) en ![]() |
---|---|
Kromnomo(j) | Sly |
Aktivaj jaroj | 1970 - nuntempo |
Edz(in)o | Jennifer Flavin |
Oficiala retejo | www.sylvesterstallone.com |
César | |
Honora Cezaro 1992 - por la tutviva laboro |
|
Premio Ora Frambo | |
Plej malbona aktoro 1985 - Rhinestone 1986 - Rambo II; Rocky IV 1989 - Rambo III 1993 - Stop! Or My Mom Will Shoot Plej malbona reĝisoro 1986 - Rocky IV Plej malbona scenario 1986 - Rambo II Plej malbona aktoro de dekjaro 1990 - Cobra; Lock Up; Over the Top; Rambo II; Rambo III; Rocky IV; Rhinestone; Tango & Cash Plej malbona filma paro 1995 - The Specialist Plej malbona aktoro de centjaro 2000 - por 99,5 % de ĉio, kion li kiam ajn faris Plej malbona aktoro en apuda rolo 2004 - Spy Kids 3-D: Game Over |
|
Sylvester STALLONE, plennome: Michael Sylvester Enzio STALLONE (naskiĝis la 6-an de julio, 1946) estas usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Naskiĝinte en Novjorko, li studis aktoradon en la Universitato de Miami, Florido. Poste li aperis en teatraĵoj kaj – ne tre sukcese – en malgrandaj filmroloj kaj unufoje ankaŭ en pornografiaĵo.
Famon li akiris en 1976, per la ĉefrolo en la boksista filmo Rocky, por kiu li ankaŭ verkis la scenaron. Ĝis 1990 aperis kvar pliaj sekvoj de Rocky, sed neniu el ili kvalite atingis la originalon. Trifoje Stallone ankaŭ agis kiel reĝisoro: en Rocky II, III kaj IV.
Similan sorton havis la filmserio pri Rambo. Dum komence ankaŭ kritikaj elementoj riĉigis la filmon, poste la agado pli kaj pli koncentriĝis al bataloscenoj. Fine Sylvester Stallone ricevis interalie la premion kiel plej malbona aktoro de la 1980-aj jaroj kaj poste oni eĉ honoris lin plej malbona aktoro de la 20-a jarcento. Liaj aktoraj kapabloj fakte estis limigitaj, ĉar lia vizaĝo denaske estis parte paralizita.
Sylvester Stallone tri-foje edziĝis: al Brigitte Nielsen, Sasha Czack kaj Jennifer Flavin. Li havas kvin idojn, du kun S-ino Czack kaj tri kun S-ino Flavin.
Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]
Rocky[redakti | redakti fonton]
- Rocky (1976)
- Rocky II (1978)
- Rocky III (1981)
- Rocky IV (1985)
- Rocky V (1990)
- Rocky Balboa (2006)
Rambo[redakti | redakti fonton]
- Rambo: First Blood (1982)
- Rambo II (1985)
- Rambo III (1987)
- John Rambo (2008)
Pliaj filmoj[redakti | redakti fonton]
- Capone (1975)
- F.I.S.T. (1977)
- Escape to Victory (1981)
- Nighthawks (1981)
- Oscar (1991)
- Cliffhanger (1993)
- Demolition Man (1993)
- Assassins (1995)
- Judge Dredd (1995)
- Cop Land (1997)
- Antz (nur voĉo, 1998)
- Get Carter (2000)
- Driven (2001)
- Spy Kids 3-D (2003)