Richard Huelsenbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Huelsenbeck
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1892 (1892-04-23)
en Frankenau
Morto 30-an de aprilo 1974 (1974-04-30) (82-jaraĝa)
en Minusio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Richard Huelsenbeck
Profesio
Alia nomo Charles R. Hulbeck vd
Okupo poeto • psikiatro • kuracisto-verkisto • verkisto vd
Laborkampo psikoanalizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard HUELSENBECK (naskiĝis la 23-an de aprilo, 1892, mortis la 20-an de aprilo, 1974) estis germana verkisto. La estis grava reprezentanto de la dadaismo.

Naskiĝinte en Frankenau (Hesio), li pasigis sian junaĝon en Dortmund kaj Bochum. En Parizo, Zuriko, Berlino, Greifswald, Münster kaj Munkeno li studis medicinon, filozofion, germanistikon kaj arthistorion.

De 1914 ĝis 1916 li vivis en Berlino, poste li – rifuzinte la militservon – ekloĝis en Zuriko. Tie li fariĝis unu el la fondintoj de la movado Dada. En 1917 li reiris al Berlino, kie li fondis plian grupon dadaisman.

Post longaj vojaĝoj li en 1936 elmigris al Novjorko. Uzante la nomon Charles R. HULBECK li tie agis kiel psikiatro kaj psikoanalizisto. En la jaro 1970 li revenis al Eŭropo. Richard Huelsenbeck mortis en Minusio, Svisio.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Phantastische Gebete (poemoj, 1916)
  • Schalaben, Schalabai, Schalamezomai(poemoj, 1916)
  • Verwandlungen (novelo, 1918)
  • Dada siegt (pri dadaismo, 1920)
  • En avant Dada (historio de la dadaismo, 1920)
  • Doctor Billig am Ende (romano, 1921)
  • Afrika in Sicht (vojaĝraporto, 1928)
  • Der Sprung nach Osten (vojaĝraporto, 1928)
  • Der Traum vom großen Glück (romano, 1933)
  • Die New Yorker Kantaten (poemoj, 1952)
  • Die Antwort der Tiefe (poemoj, 1954)
  • Mit Witz, Licht und Grütze (memoroj, 1957)
  • Reise bis ans Ende der Freiheit (membiografiaj fragmentoj, eld. 1984)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]