Cumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floraroj (el ReVo): 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.

Cumo estas finita floraro, en kiu la ĉefakso finiĝas per floro, male al nefinitaj floraroj kies la ĉefakso kreskas (teorie) senfine. Sub la unua floro aperas branĉoj finiĝantaj per floroj, sub kiu ree aperas aliaj branĉoj, kaj tiel plu. Male al nefinitaj floraroj kiuj estas alcentraj, la cumoj estas elcentraj, tio signifas ke la centraj floroj elvolviĝas unue.

Laŭ la branĉiĝo, oni distingas plurajn specojn de cumoj:

Duaksa cumo[redakti | redakti fonton]

Ĉe duaksaj cumoj, el ĉefakso kreskas du branĉoj sub la fina floro. Ili ankaŭ povas branĉiĝi same. Duaksaj cumoj estas tipaj ĉe Kariofilacoj, kiel ĉe la genroj Dianthus, Stellaria, Lychnis, ktp., kaj ankaŭ en aliaj familioj (ekzemple kelkaj Linum).

Pluraksa cumo[redakti | redakti fonton]

Ĉe pluraksaj cumoj, el ĉefakso kreskaj pli ol du branĉoj sub la pinta floro, kiuj mem branĉiĝeblas sammaniere. Ekzemple, eŭforbio.

Unuaksa cumo[redakti | redakti fonton]

Ĉi kaze, el ĉefakso kreskas nur unu branĉo, kiu mem portas unu branĉon, ktp. Laŭ la branĉiĝa direkto, oni distingas du specojn de unuaksaj cumoj:

Skorpia cumo[redakti | redakti fonton]

La floraro, estas forme de vosto de skorpio, pro tio ke la branĉigo estas ĉiuj samflanke. Ĉiuj brakteoj estas ene de la kurbo, kaj la floroj ekstere. La skorpia cumo estas tre tipa de la familio boragacoj, ekzemple la neforgesumino. Oni povas nomi ĝin cincino.

Helica cumo[redakti | redakti fonton]

Ĉi kaze la branĉiĝoj okazas alterne sur unu flanko kaj la alia, pro tio la floraro similas al helico. Ofte, la aksoj estas rektiĝoj, daŭrante la ĉefakso, tiel similante al grapolo. La malsameco kun la grapolo estas videbla, ĉar la floroj estas aliflanke de la brakteoj dum ĉe grapolo la floroj estas ĝuste sur la brakeoj. Oni povas nomi ĝin bostriko.

Skemoj[redakti | redakti fonton]

Kunmetitaj floraroj[redakti | redakti fonton]

La cumoj povas esti en kunmetitaj floraroj. Ekzemple, la tirso estas grapolo de cumoj.