Eŭforbio
Euphorbia helioscopia
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Diverseco | ||||||||||||||||||
| Pli ol 2000 specioj | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Eŭforbio (Euphorbia) estas planta genro, kiu enhavas unu-, du- aŭ plur-jarajn herbojn kaj arbedojn, el kiuj kelkaj specioj estas kaktosimilaj, sed ĉiuj havas blankan latekson.[1]
Pluraj specioj kulturataj pro la brilkoloraj brakteoj (v. foto). Umbelsimila infloresko kun unuseksaj floroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Floraro
[redakti | redakti fonton]Floraroj estas tre similaj kaj tiel nomata ciato. Ili konsistas el reduktitaj unuopaj floroj, kiuj havas nur unu ovolujon resp. stamenon. Krome ili portas altan folion. La frukto estas triparta kapsulo.
Substancoj
[redakti | redakti fonton]La plantoj enhavas blankan sukon, kiu efikas irite. La suko estas plej ofte venena, sed ĉe kelkaj specioj povas esti fosforeska aŭ eĉ esti loĝata de parazitaj flagelatoj.
Specioj kaj disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]









(Euphorbia caput-medusae)

(Euphorbia meloformis)

(Euphorbia milii)


(Euphorbia trigona)


La latina nomo Euphorbia venas de Euphorbus, kuracisto de reĝo Juba 2a de Maŭretanio (ĉ. 50 a.K. ĝis 23/24 p.K.). Ĝin Linné donis en 1753 al la plantgenro. Tipa specio estas Euphorbia antiquorum L.
Euphorbia estas unu el la plej grandaj kaj kompleksaj genroj de la planta regno.
Subtribo Euphorbiinae
[redakti | redakti fonton]Kiel la DNA-esploroj de Steinmann & Porter 2002 kaj Bruyns & al. 2006 montris, la tiel nomataj stelitaj genroj ĉirkaŭ Euphorbia, nome Elaeophorbia, Endadenium, Monadenium, Synadenium kaj Pedilanthus estas profunde enplektitaj en la genro Euphorbia. La konsekvenco estis ilia enordigo en Euphorbia. Escepte de la ankoraŭ ne prilaborita genro Cubanthus, ĉiuj anoj apartenas al de la subtribo Euphorbiinae de la genro Euphorbia. Post la enordigo de Cubanthus la genro Euphorbia estas monofila.
Subgenroj
[redakti | redakti fonton]- Esula enhavas preskaŭ nur la iaman genron Esula kaj kelkajn speciojn de la iama subgenro Tirucalli. La plej multaj specioj estas herbaj kaj ne sukulentaj.
- Chamaesyce enhavas la iamajn subgenrojn Chamaesyce, Agaloma kaj Poinsettia, respektive la iaman sekcion Arthrothamnus, kies koralformaj specioj ne similas al Chamaesyce. Nur relative malmultaj specioj estas radik- aŭ trunksekulentaj.
- Euphorbia enhavas la iaman subgenron Euphorbia, kiu enhavis nur la speciojn kun dornoj sur ŝildetoj, la iamajn genrojn Elaeophorbia, la iamajn genrojn Monadenium, Synadenium kaj Endadenium, la iaman subgenron Lacanthis (kristdorno-parencoj) kaj la sudafrikajn speciojn ĉirkaŭ Euphorbia sipolisii. Preskaŭ ĉiuj specioj estas sukulentaj.
- Rhizanthium entenas la plej multajn speciojn de la iama sekcioj Anthacantha, Dactylanthes, Meleuphorbia, Treisia kaj Trichadenia. Ĉiuj specioj estas sukulentaj.
Specioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]En Mezeŭropo ekzistas jenaj specioj:
- Euphorbia acuminata LAM.: en la Viena Baseno invada el la mediteranea regiono.
- migdalfolia Eŭforbio (Euphorbia amygdaloides L.)
- eĝa Eŭforbio (Euphorbia angulata Jacq.)
- aŭstra Eŭforbio (Euphorbia austriaca A. KERN.)
- griza Eŭforbio (Euphorbia canescens L.): ne certa en Aŭstrio
- krajna Eŭforbio (Euphorbia carniolica JACQ.)
- cipresa Eŭforbio (Euphorbia cyparissias L.)
- dolĉa Eŭforbio (Euphorbia dulcis L.)
- multkolora Eŭforbio (Euphorbia epithymoides L., sin. Euphorbia polychroma A. KERN.)
- azena Eŭforbio (Euphorbia esula L.)
- malgranda Eŭforbio (Euphorbia exigua L.)
- cerpfolia Eŭforbio (Euphorbia falcata L.)
- panona Eŭforbio (Euphorbia glareosa PALL. EX BIEB.)
- Euphorbia glyptosperma ENGELM.), en malsupra Aŭstrio
- Euphorbia helioscopia L.)
- kuŝanta Eŭforbio (Euphorbia humifusa WILLD.)
- Euphorbia lathyris L.): ĝardenplanto venanta el la mediteranea regiono
- brilanta Eŭforbio (Euphorbia lucida WALDST. & KIT.): en Panonio
- makulata Eŭforbio (Euphorbia maculata L.)
- blankranda Eŭforbio (Euphorbia marginata PURSH): ornamplanto el Nordameriko
- mirta Eŭforbio (Euphorbia myrsinites L.): el la mediteranea regiono
- kapklinanta Eŭforbio (Euphorbia nutans LAG.)
- marĉa Eŭforbio (Euphorbia palustris L.)
- ĝardena Eŭforbio (Euphorbia peplus L.)
- larĝfolia Eŭforbio (Euphorbia platyphyllos L.)
- ebenakreskanta Eŭforbio (Euphorbia prostrata AITON)
- salikfolia Eŭforbio (Euphorbia salicifolia HOST)
- rok-Eŭforbio (Euphorbia saxatilis Jacq.): endemito de la nordorientaj Kalkalpoj
- Euphorbia seguieriana NECKER)
- serpenta Eŭforbio (Euphorbia serpens KUNTH)
- strikta Eŭforbio (Euphorbia stricta L.)
- turina Eŭforbio (Euphorbia taurinensis All.): Neophito el la mediteranea regiono
- Euphorbia triflora SCHOTT, NYM. & KOTSCHY: nordorienta Italio, okcidenta Slovenio, Velebit-montaro.
- veruka Eŭforbio (Euphorbia verrucosa L.)
- vila Eŭforbio (Euphorbia villosa WALDST. & KIT.)
- verga Eŭforbio (Euphorbia virgata WALDST. & KIT.)
Jen elekto de pliaj specioj (laŭ „World Checklist of Selected Plant Families“):
- Euphorbia abdelkuri BALF. F.; hejmregiono: Sokotro
- Euphorbia actinoclada S. Carter; hejmregiono: Sudetiopio, Nordkenjo
- dornarbusta Eŭforbio (Euphorbia acanthothamnos HELDR. & SART. EX BOISS.); hejmregiono: Grekio, Kreto, Egeo kaj Malgrandazio
- Euphorbia aeruginosa SCHWEICK.; hejmregiono: suda Afriko
- Euphorbia aggregata A.BERGER
- Euphorbia albipollinifera L.C.Leach; hejmregiono: Sudafriko
- Euphorbia aleppica L., hejmregiono: mediteranea regiono ĝis Kaŭkazo
- Euphorbia alfredii RAUH; hejmregiono: nordokcidenta Madagaskaro
- Euphorbia antisyphilitica ZUCC.; hejmregiono: Meksikio kaj Usono
- senfolia Eŭforbio (Euphorbia aphylla BROUSS. EX WILLD.): ŝajne senfolia nanoarbo de la Kanariaj Insuloj (Teneriffa, La Gomera kaj Gran Canaria).
- malhelpurpura Eŭforbio (Euphorbia atropurpurea BROUSS. EX WILLD.): arbusta specio sur Tenerifo.
- balzama Eŭforbio (Euphorbia balsamifera AITON); Kanariaj Insuloj
- Euphorbia buruana PAX
- Euphorbia canariensis L.; Kanariaj Insuloj
- Euphorbia capitulata REICHENB.); hejmregiono: Balkana duoninsulo
- Euphorbia characias L.; hejmregiono: mediteranea regiono, Nordafriko
- Korala Eŭforbio (Euphorbia corallioides L.); hejmregiono: Italio kaj Sicilio
- Euphorbia cotinifolia L.:
- Euphorbia cotinifolia L. subsp. cotinoides (MIQ.) CHRISTENH.: ornamplanto kun ruĝbrunaj folioj el la Amazona regiono.
- Euphorbia deflexa SIBTH. & SM.; hejmregiono: Grekio kaj Kreto
- arba Eŭforbio (Euphorbia dendroides L.): arboforma, sukulenteta specio el la mediteranea regiono, de Nordafriko ĝis proksima Azio
- Euphorbia dimorphocaulon P.H.DAVIS; hejmregiono: Kreto, Malgrandazio kaj Kipro
- Euphorbia dregeana E.MEY. EX BOISS.: koralforme arbusta specio de Richtersveld en Namibio
- glatfolia Eŭforbio (Euphorbia glabrifolia VIS.)
- Euphorbia herniariifolia WILLD.; hejmregiono: Balkanio, Egeo, proksima Azio Vorderasien
- diversfolia Eŭforbio (Euphorbia heterophylla L.)
- Euphorbia hirsuta L.; hejmregiono: de la Kanariaj Insuloj trans la mediteranea regiono ĝis Kartvelio
- Euphorbia leuconeura BOISS.; hejmregiono: Madagaskaro, kultivata kiel ornamplanto.
- Euphorbia melitensis PARL.; hejmregiono: Malto
- mieldona Eŭforbio (Euphorbia mellifera AITON); hejmregiono: Kanariaj Insuloj, Madejro
- Euphorbia microsphaera BOISS., hejmregiono: sudorienta kaj meza Azio* kristdorno (Euphorbia milii DES MOUL.): ŝatata kaj nekomplika ĉambroplanto.
- nica Eŭforbio (Euphorbia nicaeensis ALL.), hejmregiono: de Nordafriko trans Sudeŭropo ĝis Transkaŭkazio
- Euphorbia obesa HOOK. F.
- Euphorbia oblongata GRISEB.; hejmregiono: balkana duoninsulo, Egeo kaj Malgrandazio
- * Rezineŭforbio, Euphorbia resinifera
- Euphorbia paralias L.
- belega Eŭforbio (Euphorbia pulcherrima WILLD. EX KLOTZSCH): ŝatata ĉambroplanto kun grandaj brakteoj.
- Euphorbia rechingeri W.GREUTER; hejmregiono: Kreto
- Euphorbia robbiae TURRILL); hejmregiono: Turkio
- Euphorbia sakarahaensis RAUH; hejmregiono: Madagaskaro
- Euphorbia segetalis L., hejmregiono: de Makronezio trans la mediteranea regiono ĝis suda Mezeŭropo
- Euphorbia spinosa L.; hejmregiono: mediteranea regiono
- Euphorbia sultan-hassei A.STRID ET AL.; hejmregiono: Kreto
- Euphorbia susannae MARLOTH; hejmregiono: kabprovinco
- Euphorbia taurinensis ALL.; hejmregiono: de Eŭropo, Kipro kaj Transkaŭkazio
- Euphorbia terracina L.; hejmregiono: de Makronezio ĝis Hungario al la mediteranea regiono kaj Arabio
- krajonarbusto (Euphorbia tirucalli L.): Hejmregiono: suda kaj orienta Afriko kaj Madagaskaro
- trieĝa Eŭforbio (Euphorbia trigona MILL.): Kaktoforma specio kun trieĝaj striktaj branĉoj
- Euphorbia valerianifolia LAM.; hejmregiono: orienta Mediteranea regiono ĝis Irano.
- Euphorbia virosa WILLD.; hejmregiono: sudokcidenta Angolo ĝis Kabprovinco
Hibridigo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas naturaj hibridoj inter la multaj Eŭforbio-specioj. 75 hibridaj formoj estas konataj ekzemple en Germanio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Botanica, Einjährige und mehrjährige Pflanzen, Über 2000 Pflanzenporträts, ISBN 978-3-8331-4469-1, paĝo 340 germane
- Meyers Taschenlexikon Biologie, In 3 Bänden, 3. zwjazk, ISBN 3-411-12033-9, paĝo 288 germane
- Ullstein Lexikon der Pflanzenwelt;;, 1973, ISBN 3-550-16019-4, paĝoj 492-493 germane


