Ticiano
Ticiano | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Tiziano Vecellio |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1489 en faggot |
Morto | 27-an de aŭgusto 1576 (86-jara) en Venecio |
Mortokialo | damaĝbesto |
Tombo | Venecio |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Familio | |
Patro | Gregorio Vecellio |
Frat(in)oj | Francesco Vecellio • Tommaso Vecellio • Giovanni Bellini |
Edz(in)o | Cecilia Soldano |
Infanoj | Orazio Vecellio • Tizianello • Lavinia Vecellio |
Profesio | |
Profesio | pentristo |
Verkoj | Woman with a Mirror The Crowning with Thorns Madono de la Kuniklo Venuso de Urbino Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg Pope Paul III and his Grandsons Tarquin and Lucretia |
Tiziano VECELLI aŭ Tiziano VECELLIO (naskiĝis ĉirkaŭ 1485 - mortis la 27-an de aŭgusto 1576), en Esperanto konata pli simple kiel Ticiano, estis fama venecia pentristo de la Renesanco. Li naskiĝis en Pieve di Cadore, apud Belluno (Veneto), kaj mortis en Venecio. Dum lia vivtempo oni ofte kromnomis lin Da Cadore, kiel aludo al lia naskiĝloko.
Rigardata de siaj samtempuloj kiel "la suno inter etaj steloj", Ticiano estis unu el la plej variaj italaj pentristoj : li interesiĝis egalmezure pri portretoj kaj pejzaĝoj (per tiuj du ĝenroj li unue famiĝis), sed ankaŭ pri mitologiaj aŭ religiaj temoj. La vivo de Ticiano daŭris preskaŭ unu jarcenton, kaj la stilo de la artisto evoluis tiel multe, ke kelkaj kritikistoj rifuzas konsideri liajn plej fruajn kaj plej malfruajn pentraĵojn kiel verkojn fare de la sama homo. Sed la pli konstanta propreco de Ticiano estas la tre lerta uzado de koloroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]
Unu el la plej famaj verkoj de Ticiano estas la Venuso de Urbino, kiu estis relaborita el La dormanta Venuso de lia instruinto Giorgione. Lia ateliero krome produktis ampleksan serion de versioj de la temo Venuso kaj muzikisto.
Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]