Miroslav Verner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miroslav Verner
2013
2013
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1941 (1941-10-31) (82-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Familio
Infano Miroslav Verner
Parencoj Marta Jandová
Okupo
Okupo arkeologopedagogo • egiptologo • universitata instruisto • instruisto
vdr

Miroslav VERNER (naskiĝis la 31-an de oktobro 1941 en Brno) estas ĉeĥa arkeologo, egiptologo kaj epigrafo kun multjara arkeologia praktiko en Egipto jam ekde 1964.

Li okupiĝas pri arkeologio, historio kaj paleografio de Egipto en la tempo de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo. Li specialiĝas precipe pri konstruantoj de la piramidoj.

En la jaroj 1974-2000 li estis direktoro de Ĉeĥoslovaka (poste Ĉeĥa) egiptologia instituto de Universitato de Karolo. Li membras en komisiono de Unesko por memoraĵoj de la antikva Egipto kaj Nubio, en gvida komitato de Internacia Asocio de Egiptologoj kaj estas honora membro de Germana Arkeologia Instituto kaj de Aŭstria Arkeologia Instituto.

Li popularigas egiptologion per libroj kaj televida serio (En la lando de la faraonoj) pri la piramidoj, sed ĉefe li verkas fakajn librojn kaj artikolojn.

Popularaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • František Lexa, zakladatel české egyptologie (František Lexa, fondinto de la ĉeĥa egiptologio, 1989)
  • Objevování starého Egypta (Malkovrado de la antikva Egipto, 1991)
  • Ztracené pyramidy, zapomenutí faraoni (Perditaj piramidoj, forgesitaj faraonoj, 1994)
  • Pyramidy, tajemství minulosti (Piramidoj, mistero de la pasinteco, 1997)
  • Ilustrovaná encyklopedie starého Egypta (Ilustria enciklopedio de la antikva Egipto, 1997)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]