Ferenc Nagy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Nagy
Persona informo
Nagy Ferenc
Naskiĝo 8-an de oktobro 1903 (1903-10-08)
en Bisse
Morto 12-an de junio 1979 (1979-06-12) (75-jaraĝa)
en Fairfax
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj vd
Memorigilo Ferenc Nagy (politikisto)
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NAGY Ferenc (Nadj Ferenc 1903-1979) estis

  • en 1930 kunfondinto kaj ano de la Partio de Sendependaj Etbienuloj,
  • inter 1930 kaj 1945 ĝenerala sekretario de la Partio de Sendependaj Etbienuloj,
  • inter 1933 kaj 1935 redaktoro de semajngazeto Sendepanda Etbienulo,
  • en 1941 fondis la Hungaran Kamparanan Asocion, kies prezidanto li iĝis inter 1942-1943
  • kaj de 1939 ĝis 1945 estis parlamentano.

Dum la Dua Mondmilito li partoprenis en kontraŭgermanaj movadoj, pro tio la Gestapo arestis lin ekde la germana okupo de Hungario (1944). Li aŭtune liberiĝis kaj poste kaŝis sin de la hungaraj nazioj.

  • En 1945 li iĝis prezidanto de la Partio de Sendependaj Etbienuloj kaj parlamentano,
  • en 1945 iĝis rekonstrua ministro kaj
  • en 1946 militafera ministro,
  • kaj de februaro 1946 ĝis junio 1947 estis la ĉefministro de Hungario.

Li estis demokrato, kiu ĉiam provis kontraŭstari la komunistajn postulojn (li malkonsentis ŝtatigon de la bankoj, trijaran planon, proletardiktaturon). Dum lia svislanda foresto ili fiakuzis lin, kaj tial li ne povis rehejmeniĝi. Per ĉantaĝo la komunistoj igis lin eksiĝi lin (pro la eksiĝo oni permesis al lia filo eliri Hungarion al li), poste estis deprenita de li la ŝtatanecon kaj la posedaĵojn. Li vivis ĝis sia morto en la Usono. Li estis grava apoganto de la hungaraj emigrantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.