Alex Epstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alex Epstein
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1980 (1980-08-01) (43-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Duke
Okupo
Okupo verkistofilozofo • etikisto • ekologo
Verkoj The Moral Case for Fossil Fuels
TTT
Retejo http://alexepstein.com/
vdr

Alexander Joseph EPSTEIN (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1980) estas usona objektivista intelektulo kaj subula membro ĉe la Ayn Rand Institute. Li bakalaŭriĝis pri filozofio ĉe Universitato Duke en 2002. Li kontribuas artikolojn al Capitalism Magazine, kaj liaj verkaĵoj eldoniĝis en variaj gazetoj, kia The Washington Times. Li ankaŭ verkis por The Objective Standard. Liaj verkoj traktas plimulte pri temoj kiel la morala defendo de la profitserĉanta komercisto, la nemoraleco de bestrajtoj, kaj la nevalideco de la teorio de justa milito. Li subtenis la forigon de la nutrotubo de Terri Schiavo kaj defendas propravolan eŭtanazion. [1] Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine

En 2011, Epstein fondis la Center for Industrial Progress (Esperantigite Centro por Industria Progreso).

En 2014, Epstein verkis The Moral Case for Fossil Fuels (Esperantigite La Morala Kazo por Fosiliaj Brulaĵoj).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]