Arcos de Jalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arcos de Jalón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierra de Medinaceli
Poŝtkodo 42250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 525  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 2° 16′ U (mapo)41.213888888889-2.2708333333333Koordinatoj: 41° 13′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 831 m [+]
Areo 441,54 km² (44 154 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arcos de Jalón (Provinco Sorio)
Arcos de Jalón (Provinco Sorio)
DEC
Arcos de Jalón
Arcos de Jalón
Situo de Arcos de Jalón
Arcos de Jalón (Hispanio)
Arcos de Jalón (Hispanio)
DEC
Arcos de Jalón
Arcos de Jalón
Situo de Arcos de Jalón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arcos de Jalón [+]
vdr

Arcos de Jalón [ARkos deĥaLON] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sudoriente de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Medinaceli en la plej sudoriento de la provinco, nome en la subkomarko de Arcos de Jalón, kies centro ĝi estas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierra de Medinaceli en la sudoriento de la provinco Sorio.
Loko de Arcos de Jalón en la provinco Sorio.
Mapo de Arcos, inter monteto kaj rivero Jalón.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 441,54 km² (la plej ampleksa en la provinco) kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 477 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 3 000 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 92 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Aguilar de Montuenga, Arcos de Jalón, Avenales, Chaorna, Iruecha, Jubera, Judes, Layna, Lomeda, Monte Moedo, Montuenga de Soria, Río Blanco, Sagides, Sierra del Muedo, Somaén, Someda, Urex de Medinaceli, Utrilla, Valladares kaj Velilla, kelkaj el ili jam senhomaj. Ĝi limas kun Almaluez, Santa María de Huerta, Medinaceli, Anguita, Luzón, Maranchón, Villel de Mesa kaj Mochales. Ĝi estas proksime al la provincoj Zaragozo kaj Gvadalaĥaro, do temas pri triregiona areo, kaj fakte la teritorio drenas al la baseno de Ebro kaj tiel al Mediteraneo anstataŭ al Doŭro kaj al Atlantiko kiel plej parto de la provinco kaj de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. De la mezepoka gravo estas atestilo la kastelo, propra de areo lima inter Kastilio kaj Aragono. Fakte en la administracia organizado de 1821 ĝi estis atribuita al la provinco de Calatayud, urbo de Aragono, ekde 1831 en la provinco Zaragozo. Tamen en 1823 Ferdinando la 7-a nuligis ĉiujn agadojn de sia propra liberala registaro, nuligis tiun provincon kaj Arcos estis atribuita definitive al la provinco Sorio.

En 1967 la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Aguilar de Montuenga, Chaorna, Iruecha, Jubera, Judes, Layna, Montuenga de Soria, Sagides, Somaén, kaj Velilla de Medinaceli. Utrilla aliĝis la 24an de Aŭgusto 1970. Sagides kunportis Ures kaj Velilla kunportis Arbujuelo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo, kastelo (grava en la enlanda kastilia milito, kaj videbla en la supra duono de la municipa blazono) kaj tiel plu.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]