Spiridon Louis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spiridon Louis
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1873 (1873-01-12)
en Marusi, Centra Grekio,  Reĝlando Grekio
Morto 26-an de marto 1940 (1940-03-26) (67-jaraĝa)
en Marusi, Centra Grekio,  Reĝlando Grekio
Lingvoj moderna greka
Ŝtataneco Reĝlando GrekioDua Greka Respubliko
Okupo
Okupo maratonisto • longdistanca kuristo • atleto • terkultivisto • kuristo
vdr

Spiridon Louis, 1873-01-12, Marousi (nun Amaroúsion), Grekio - 1940-03-26, estis greka sportisto, kuranto kiu gajnis la oran medalon en la unua Olimpika maratono en Ateno 1896 tiel fariĝante nacia heroo.

Kvankam en la antikvaj grekaj olimpiaj ludoj ne estis konkursa distanco pli longa ol 4.800 metroj, la maratono estis en la centro de atento; eble pro la drameca historia legendo kiu ligiĝas al ĝi.

Pri persona fono de Louis regas disputo, sed probable li estis ŝafpaŝtisto, kiu armeservis tiutempe. Oni ekatentis pri li ĉar li montriĝis speciale elteniva dum longaj armeaj marŝoj. Kun kelkaj aliaj li trejniĝis dum pluraj monatoj kaj interalie kuris jam la tutan maratonan distancon. La antaŭa trejnado en longdistanca kurado (kvankam kompreneble sen la trejnadoscio de hodiaŭ) distingis lin kompare kun la alilandaj konkurantoj, plejparte bonaj kurantoj por kurtaj kaj mezaj distancoj, sed sen sperto aŭ preparo taŭgaj por maratono.
Louis estis unu el 25 viroj, kiuj startis en la olimpika maratono de 1896. Post 30 kilometroj li kuris en la gvidan pozicion. Post 2 horoj 58 minutoj kaj 50 sekundoj li atingis la celon, pli ol 7 minutoj antaŭ la sekva kuranto. La distanco de la konkurso estis ĉirkaŭ 40 kilometroj; por la pli poste fiksita distanco de 42,195 kilometroj li bezonus verŝajne 3 horojn kaj 8 minutojn. Tiu ĉi tempo ankaŭ hodiaŭ estas respektinda rezulto ... por amatoro – sed pripensu, ke ĉiu nuntempa komencanta amatoro povas eluzi la sumon de la spertoj, kiujn sportistoj kaj sciencistoj kolektis dum pli ol cent jaroj; jen grandega diferenco.

La venko de Louis faris lin tre populara – la diraĵo "egine Louis" ("luisiĝis") enuziĝis en la ĉiutaga lingvo de la grekoj kun la signifo "kuris tre rapide" kaj Louis iĝis simbola reprezentanto de la modernaj Olimpiaj ludoj.

Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj.