Jacques Clément

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Clément
Jacques Clément murdante Henrikon la 3-an de Francio

Jacques Clément (naskiĝis en 1567 en Serbonnes en la franca departemento Yonne; mortis la 1-an de aŭgusto 1589 en Saint-Cloud) estis dominikana monaĥo.

Li murdis la francan reĝon Henrikon la 3-an.

Clément estis ano de la Katolika Ligo, kiu helpis pri liaj planoj murdi Henrikon, kiun li konsideris herezulon. La 31-an de julio 1589 li vojaĝis de Parizo al Saint-Cloud, tiam la ĉefa rezidejo de la reĝo.

Pretekstante transdonon de konfidenca letero li atingis aliron al la reĝo. Dum Henriko la 3-a legis la transdonitan leteron, sidanta sur sia neceseja seĝo, Jacques Clément ponardis la reĝon. La reĝo sukcesis frapi la monaĥon kaj laŭte krii "Malbonulo! Vi mortigis min!"[1], kio alkurigis liajn gardistojn, la famajn Kvardek kvin, kiuj tuj mortigis lin kaj ĵetis lin el la fenestro.

La reĝo mortis pro siaj vundoj sekvamatene, sed nur post kiam li anoncis sian posteulon: Henriko de Navaro.

La kadavro de Clément estis kvaronita kaj bruligita.

La papo Siksto la 5-a konsideris la monaĥon kiel martiron kaj pripensis sanktuligi lin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. France: « Méchant ! Tu m'as tué ! »