Andreas Krieger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Krieger
Heidi Krieger en Stutgarto, kiam ŝi gajnis sian unuan ormedalon (1986)
Heidi Krieger en Stutgarto, kiam ŝi gajnis sian unuan ormedalon (1986)
Persona informo
Naskonomo Heidi Krieger
Naskiĝo 20-an de julio 1965 (1965-07-20) (58-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Loĝloko Berlino
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo atleto
vdr

Andreas KRIEGER [kri:ger] (20-an de julio 1966 en Berlin kiel Heidi Krieger) estas iama germana globĵetistino, kiu en 1997 operaciigis sin al viro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Heidi Krieger komencis sporti en la malpeza atletiko en aĝo de 13 jaroj kaj iĝis dopumita ekde la aĝo de 16 jaroj - sen ŝia scio - per anabolikoj kaj viraj hormonoj.

Laŭ esploroj, Heidi Krieger ricevis de 1982 ĝis 1984 grandan dozon da oral-turinabolo. Krieger estas hodiaŭ unu el la malmultaj iamaj GDR-sportistoj, kiu publike parolas pri dopada praktiko de la GDR.

Ŝi akiris oran medalon en globĵeto en 1986 kun 21,10 m en la Eŭropa ĉampionado, sed ŝi tion poste redonis. Oni nomumis post ŝi la medalon Heidi Krieger, kiun hodiaŭ donas la Asocio Doping-Opfer-Hilfe (dopaĵ-viktim-helpo) al balatantoj kontraŭ la dopado.

La aspekto de Heidi Krieger iĝis vireca pro la donitaj testosteronaj hormonoj, tiel ŝi decidis ŝanĝi sian sekson. Tio okazis en 1997 kaj ŝi prenis la nomon Andreas. Andreas Krieger plendis, kulpigis kun aliaj dopaĵ-viktimoj la prezidanton de la germana Gimnastik- kaj Sportasocio de GDR, Manfred Ewald, pro korpodifektigo, kiu estis pro tio kondamnita je provtempo.

Heidi Krieger havis alton de 1,87 m kaj konkuran mason de 100 kg.

Andreas Krieger ekde 2002 estas edziĝinta.