Karl Drais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Drais
germana nobelo kaj inventisto
Karl Drais, ankoraŭ barono, 1820
Karl Drais, ankoraŭ barono, 1820
Persona informo
Karl Drais
Naskiĝo 29-an de aprilo 1785 (1785-04-29)
en Karlsruhe
Morto 10-an de decembro 1851 (1851-12-10) (66-jaraĝa)
en Karlsruhe
Tombo Hauptfriedhof Karlsruhe vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Grandduklando Badeno vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Familio
Patro Karl Wilhelm Ludwig Friedrich Drais von Sauerbronn vd
Profesio
Okupo inventistoforstisto • dezajnisto vd
Aktiva en Waldkatzenbach • Karlsruhe vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
skizo de drezino el 1817

Karl Frh. von Drais (29-an de aprilo 1785 en Karlsruhe - 10-an de decembro 1851 en Karlsruhe, plennome: Karl Friedrich Christian Ludwig Freiherr Drais von Sauerbronn, en 1849 por mallonga tempo Bürger Karl Drais) estis germana arbaristo kaj grava inventisto en la Goethe-epoko.

Li studis de 1803 ĝis 1805 konstruarton, agrikulturon kaj fizikon en la Universitato de Hajdelbergo.

Li agadis ekde 1811 kiel inventisto, inventis pianoludan registrilon, skribmaŝinon kun 25 literoj (1821), kiun li pluevoluigas al rapid-skribmaŝino kun 16 klavoj (1829), unuafoje kun trubendo, lignan fornon kun frua kuirkesto. La plej konata inventaĵo de Drais estis la kurmaŝino, aŭ drezino, la unua veturilo kun du radoj sur unu spuro. Drais evoluigis en 1813 kvarradan drezinon.

La evoluigon de senĉevalaj veturiloj instigis ekde 1812 la kreskantaj avenoprezoj. La situo iĝis akra en la Jaro sen somero‎ de 1816/17 kiam vulkana erupcio de Tambora kaŭzis rikoltoelfalon en Germanio.

La unua veturo sur tiu drezino (velocipedo) okazis la 12-an de junio 1817, de Mannheim al releja domo de Schwetzinger, hodiaŭ parto de Mannheim (Rheinau). La dua veturo okazis la 28-an de julio, de Gernsbach tra monto al Baden-Baden.

Por diskonigi sian inventaĵon, Drais faris publikajn veturojn. Li atingis sukceson per televeturo de Karlsruhe al Kehl en la lasta aŭgusta semajno. Pri tio aperis artikolo en la gazetoj.

Li ricevis la 12-an de januaro 1818 grand-princan privilegion, egalan al la hodiaŭa patento.

Ĉar lia juĝista patro juĝis la murdiston de August von Kotzebue, Karl Ludwig Sand, je morto, liaj sekvantoj deturnis sin kaj Drais perdis la apogantojn. Li elmigris pri tio en Brazilon, kie laboris dum jaroj kiel geometro. Li revenis post morto de la patro.

Pro lia demokrata konvinkiteco, oni volis lin murdi en 1838. Post tio, li translokiĝis al Waldkatzenbach en Odenwald. Drais estis konvinkita demokrato, kiu en 1849 - okaze de la soldata ribelo - abdikis pri la nobela titolo, sed post subpremo de la ribelo, li reprenis tion. La venĝaj instancoj - pro apogo de la reviolucioj - neglektis kaj sukcese mizerigis lin. Li mortis senposedaĵe.