Abelterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abelterapioapiterapio estas terapio proponita de kelkaj homoj, kiuj emas al alternativa medicino kaj naturkuracado. Ĝi bazigas sur la uzo de produktoj faritaj de abeloj, kiel mielo, propoliso, ktp.

En preskaŭ ĉiuj kulturoj mielo, la plej konata abela produkto, estas grava nutraĵo kaj parte ankaŭ kuracilo. Sed abeloj produktas ne nur mielon. Por ili mem la ceteraj produktoj estas eĉ pli gravaj.

Krom la nektaro abelo prenas de florojn polenoj, kiujn ili kolektas kaj portas en abelujon. En vaksoĉeloj tiuj florpolenoj estas fermentataj, rezulte de tio estiĝas tiel nomata abelpano, kiu ankaŭ estas rigardita kiel kuracilo.

Por protekti la abelujon kontraŭ vento kaj bakterioj la abeloj kolektas propolison, per kiu ili fermas ĉiujn fendojn. Oni proponas la uzon de propoliso kiel natura antibiotiko.

Kontraŭ malamikoj la abeloj havas propran rimedon: abelvenenon. Ĝi estas mortiga por multaj malamikoj de abeloj, tamen al la homo ĝi povus helpi.

Por konstruado de ĉelartabuloj la abeloj produktas abelvakson, uzita ĉefe kiel kosmetiko.

Por nutri la abelreĝinon ili preparas specialan nutraĵon tiel nomatan reĝa gelato, kiu oni uzas kiel homan nutraĵon kaj kuracilon.

La abelterapio ne estas tute neracia kaj estas multaj reserĉoj pri la uzo de tiuj produktoj kiel kuracilo eĉ de tradicia medicino. Kelkaj el tiuj produktoj estas rigarditaj kiel helpnutraĵoj kaj kosmetikoj en plejparto de landoj.