Akridedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akridedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insekto Insecta
Ordo: Ortopteroj Orthoptera
Subordo: Caelifera
Familio: Acrididae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Akridedoj (latine Acrididae) estas familio de saltantak insektoj el la ordo de ortopteroj, koneble per mallongaj antenoj, malpli longa ol la korpoduono. La familio nomiĝas laŭ la tipa genro Akrido. Oni tamen kelkfoje vastasence nomas eĉ kelkajn similajn genrojn ankaŭ iu akrido ekz. preĝanta akrido.

Multaj el ili estas relative grandkorpaj, kelkaj atingas eĉ longon de 70 mm. La akridedoj povas muzikadi per frotado de postaj kruroj al la elitroj. Ili metas ovojn en la teron. Ĝi estas plantovorantoj. Ili aperas (svarmado) kelkfoje amase kaj estigas grandajn damaĝojn. Uzatas en kelkaj landoj (Afriko) kiel proteinriĉa manĝaĵo.

Akridedo-invado en Afriko 2004[redakti | redakti fonton]

En Maŭritanio (Nouakchott) okazis: la ĉielo iĝis bruna, la insektoj voris ĉiun verdaĵon. La aŭtoj koliziis ĉar la videbleco iĝis 0. La invado venis el la marbordo de la Mediteranea maro kaj baldaŭ atingis Okcident-Afrikon. La svarmantaj insektoj okupis unu kvadratkilometron 40-80 milion-ope, migras 130 km protage. Ili ĝenerale ekflugas je la 11-a horo kaj tuj flugas 30–50 km. Oni povas sekvi la svarmadon per radaro.

Kaŭzo eble estis, ke en 2004 estis riĉaj pluvoj ĉe la Atlasa Montaro, kio ebligis la ovo-demeton en la malsekan teron. Tie rapide evoluis la larvoj en la riĉa planta kreskaĵo. Akridedo vivas nur 30 tagojn, sed ino povas demeti 60-100 ovojn samtempe (kaj post unu semajno kapablas denove pariĝi). Unu plenkreska akridedo pezas 2 gramojn kaj povas manĝi samgrandan verdaĵon.

Aliaj invadoj[redakti | redakti fonton]

La invado en 1987-1989 kostis ĉirkaŭ 300 milionojn da dolaroj por bridi la plagon. Fine de la svarmado oni esploris la elirlokon (epicentron) de la invado kaj trovis nur 2 akridedojn. En 1956 la akridedoj atingis eĉ Eŭropon (Brition, Hispanion, Francion).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]