Johano Esterházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1901 (1901-03-14)
en Veľké Zálužie
Morto 8-an de marto 1957 (1957-03-08) (55-jaraĝa)
en Mírov
Mortokialo korinfarkto
Tombo Dolné Obdokovce
Ŝtataneco HungarioUnua respubliko de ĈeĥoslovakioSlovaka ŝtatoĈeĥoslovakio
Familio
Patro János Esterházy
Patrino Elżbieta Tarnowska
Frat(in)o Maria Mycielska
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistokomponistopublikigisto
vdr

Grafo Johano ESTERHÁZY, hungare Esterházy János, (14-a de marto 19018-a de marto 1957) estis la plej elstara hungara politikisto de Ĉeĥoslovakio, post sia morto li martiriĝis.

Li naskiĝis en Nyitraújlak en 1901 kaj komencis politikadi ekde 1931 kaj iĝis parlamentano de Ĉeĥoslovakio en Prago. Li ageme strebis por la hungara aŭtonomio, sed ankaŭ por la slovaka aŭtonomio. En 1936 li iĝis prezidanto de "Unuiĝinta Hungara Partio". Post Unua Viena Arbitracio en 1938 li restis en la nova ŝtato Slovakio kaj tie li iĝis parlamentano en Bratislavo. Li estis la unusola, kiu voĉdonis kontraŭ deportado de judoj en Slovakio. Pli poste li aktive helpis rifuĝon aŭ kaŝadon de judoj, poloj, kontraŭfaŝismaj slovakoj. Li protestis kontraŭ okupado de Hungario fare de Germanio en 1944. Post okupado de Ruĝa Armeo li estis arestita, li trovis sin en fifama prizono Ljubljanka en Moskvo. Fine li mortis en malliberejo de Mírov en 1957. En Moskvo oni nuligis lian "punon" en 1993, sed ĝis hodiaŭ Slovakio ne rehabilitis lin.

Skulptaĵo pri Johano Esterházy fare de János Nagy (skulptisto)