Godfrey Kneller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godfrey Kneller
Persona informo
Naskonomo Gottfried Kniller
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1646 (1646-08-08)
en Lubeko
Morto 19-an de oktobro 1723 (1723-10-19) (77-jaraĝa)
en Londono
Tombo St Mary's Church, Twickenham
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioReĝlando de Granda Britio
Memorigilo Godfrey Kneller
Familio
Patro Zacharias Kniller
Frat(in)oj Andreas Kneller • Johann Zacharias Kneller
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto
Verkoj Portrait of Cornelis de Bruyn, Draughtsman and Traveler
Portrait of the first Earl of Albemarle
An old scholar
vdr

Sir Godfrey KNELLER (n. la 8-an de aŭgusto 1646 - m. la 19-an de oktobro 1723) estis la plej eminenta portretisto de Anglio fine de la 17-a kaj komence de la 18-a jarcentoj. Tiu germandevena artisto estis la kortega pentristo de pluraj anglaj reĝoj, ekde Karlo la 2-a ĝis Georgo la 1-a. Inter liaj plej menciindaj verkoj estas The Chinese Convert (1687), serio da kvar portretoj de Isaac Newton pentritaj je malsamaj periodoj de ties vivo, kaj serio da dek reĝantaj eŭropaj monarkoj, inkluzive de Ludoviko la 14-a de Francio. Li cetere pentris dek "belulinojn" de la kortego de Vilhelmo la 3-a, laŭ la modelo de la dek belulinoj de la kortego de Karlo la 2-a, pentritaj de Peter Lely.