John Cheke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Cheke
(1514–1557)
Bildo de John Cheke (1705), gravuraĵo de Joseph Nutting (1660–1722)
Bildo de John Cheke (1705), gravuraĵo de Joseph Nutting (1660–1722)
Persona informo
Naskiĝo 16-a de junio 1514
en Kembriĝo, Anglio
Morto 13-a de septembro 1557
en Londono, Anglio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Familio
Patro Peter Cheke vd
Patrino Agnes Duffield vd
Edz(in)o Mary Cheke vd
Infanoj Henry Cheke • unknown Cheke vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kavaliro John CHEKE, angla klerulo kaj politikisto (la 16-an de junio 1514 - la 13-an de septembro 1557).

Li edukiĝis ĉe St John's College, Universitato de Kembriĝo, kie li iĝis asociito (ano de la instrua kaj estranta stabo) en 1529. En 1540 oni elektis lin la unua reĝa profesoro de la greka ĉe la Universitato de Kembriĝo. En 1544 Henriko la 8-a nomumis lin instruisto de la estonta Eduardo la 6-a, postenon kiun li retenis post kiam Eduardo heredis la regnon. Li aktivis en publikaj aferoj, kaj estis parlamentano en 1547 kaj 15552-3. En 1548 li iĝis provosto (estro) de King's College, Kembriĝo. La 11-an de oktobro 1551 li kavaliriĝis.

Li estis ferva protestanto kaj post la morto de Eduardo la 6-a estis ŝtat-sekretario de Lordino Jane Grey. Pro tio Maria la 1-a enkarcerigis lin en la Turo de Londono kaj konfiskis liajn bienojn. Oni malliberigis lin en septembro 1554 kaj pasis eksterlande la restaĵon de sia vivo: fine li loĝigixis en Strasburgo, kie li instruis la grekan. En 1556 li vizitis sian edzinon ĉe Bruselo. Filipo la 2-a (Hispanio) ordinis ke li estua arestata kaj prenata al Londono, kie li denove malliberiĝis en la Turo de Londono. Timegante ke oni ŝtiparumus lin, li iĝis romkatoliko, sed, hontego pro tio, ne longe postvivis.