Sándor Bortnyik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Bortnyik
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1893 (1893-07-03)
en Transilvanio
Morto 31-an de decembro 1976 (1976-12-31) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • desegnisto • fotisto • grafikartisto • pedagogo
vdr

BORTNYIK Sándor [bortnjik] estis hungara pentristo, dizajngrafikisto naskita en Marosvásárhely la 3-an de julio 1893 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de decembro 1976.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Bortnyik inter 1913-1915 vizitis la liberlernejon de Károly Kernstok, János Vaszary kaj József Rippl-Rónai. Lin influis precipe la arto de Kernstok. Li dizajnis sian unuan afiŝon en 1910 kaj iĝis la domgrafisto de parfumfabriko Savoly. En 1917 li konatiĝis kun Lajos Kassák kaj aliĝis al rondo de revuo Ma. En 1920 li elmigris Vienon, sed li restis kunlaboranto de Ma. Li dizajnis librokovripaĝojn por eldonaĵoj de Bécsi Magyar Kiadó kaj Bán Verlag. En 1921 aperis lia Albumo, kies kreaĵojn Kassák altetaksis en sia antaŭparolo. En 1922 li elpaŝis de Ma kaj li translokiĝis al Weimar, kaj li ekkontaktiĝis kun Bauhaus kaj Van Doesburg. En 1922 kaj 1923 Herwarth Walden prezentis liajn kreaĵojn en Berlin, en la Sturm Galerie. En 1925 li definitive revenis Hungarujon, (Budapest). En 1925-1926 li estis la fondinto de absurda teatro Zöld Szamár (Verda Azeno), ĝia scenejdekoraciisto, verkisto. En 1927 li estis artredaktoro, aŭtoro kaj grafikdizajnisto de revuo Új Föld (Nova Tero), En 1930 li estis fondintano de la Magyar Könyv- és Reklámművészek Társasága; inter 1929-1931 kiel ano de societo li ekspoziciis en la Képzőművészek Új Társasága; en 1932 li estis elektita komitatano de Magyar Műhely Szövetség. Inter 1928-1938 li havis grafikan privatlernejon Műhely, en kiu li instruis laŭ la principoj de Bauhaus. En 1933 li aperigis propran revuon kun titolo Plakát (Afiŝo). Ekde 1945 li havis rolon aktivan en la artvivo. En 1946 li estis ano de Művészeti Tanács (Arta Konsilantaro). Inter 1947-1949 li estis ĉefredaktoro de la revuo Szabad Művészet (Libera Arto); inter 1948-1949 li estis profesoro de la Industriarta Altlernejo; inter 1949-1956 direktoro de Belarta Altlernejo.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Munkácsy-premio (1955),
  • Meritartisto (1956),
  • Eminenta artisto (1970),
  • Kossuth-premio (1973).

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]