Tihamér Csemiczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tihamér Csemiczky
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1904 (1904-03-19)
en Törtel
Morto 9-an de aŭgusto 1960 (1960-08-09) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Tihamér Csemiczky
Okupo
Okupo grafikisto • pentristo • apotekisto • dezajnisto
vdr

Tihamér Csemiczky [ĉemicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Csemiczky Tihamér Lajos [lajoŝ] estis hungara grafikisto, pentristo, apotekisto.

Memortabulo pri Tihamér Csemiczky

Tihamér Csemiczky [1] naskiĝis la 19-an de marto 1904 en Törtel, li mortis la 9-an de aŭgusto 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tihamér Csemiczky akiris apotekistan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed en la jaroj 1924–1925 li studis en vespera kurso en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, post kelkaj jaroj en libera artlernejo de Sándor Bortnyik. Ekde 1926 li eklaboris en pluraj gazetoj, kie li kreis ilustraĵojn, reklamojn, karikaturojn kaj grafikaĵojn. Inter 1945 kaj 1948 li estis apotekisto en propra farmaciejo en Abony, sed poste dum la socialismo nur ŝtataj apotekoj rajtis funkcii, tial Csemiczky daŭris la grafikan laboron en Budapeŝto. Pli malofte li pentradis. Li ricevis premion en 1929.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1943, 1964)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szerelem (1946)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Abony (vidu la bildon!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]