László Tabák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Tabák
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1927 (1927-05-27)
en Nicolești
Morto 4-an de junio 2011 (2011-06-04) (84-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco RumanioIsraelo vd
Alma mater Technical University of Cluj-Napoca vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TABÁK László [taba:k] estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Nicolești (Rumanio) la 27-an de majo 1927 kaj mortinta en Telavivo la 4-an de junio 2011[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Tabák estis holokaŭsto-travivinto. Li ekpublikigis ekde 1954 novelojn, satirojn, romanojn, raportaĵojn en la gazetoj Utunk kaj A Hét. Li tradukis el la franca, germana, rumana lingvoj. En 1976 li loksidiĝis en Israelo. Li estis kunlaboranto de Új Kelet, ekde oktobro de 1990 ano de ĝia redakcikomisiono. De 1981 li estis la prezidanto de Hungara Sekcio de la Israela Verkistligo.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Tajvan, Buk, 1958;
  • Vészcsengő, Buk., 1969;
  • Lemondtam a világfelelősségről (humuraj rakontoj. Tel Aviv 1981);
  • Társasutazás az időben (rakontoj, skizoj, eseoj, kun Rössel Mordecháj, uo. 1985).
  • Sălaj-Szilágy megye zsidóságának emlékkönyve kunulaŭtoro, Bnei-Brak, 1989.
  • Üzenet a palackban satiroj, Telavivo, 1996.
  • A Meztelen Igazság, Telavivo, 1996.
  • A szórtság arénája, kunlaboranto, Stockholm-Budapest, 2002.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. hirolvaso.com[rompita ligilo]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.