Elvas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Elvas (stacidomo).
Elvas
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 706  (2018) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 53′ N, 7° 10′ U (mapo)38.88-7.1627777777778Koordinatoj: 38° 53′ N, 7° 10′ U (mapo) [+]
Areo 631 km² (63 100 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Elvas (Portugalio)
Elvas (Portugalio)
DEC
Elvas
Elvas
Situo de Elvas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Elvas [+]
vdr
Pelourinho, pilorio de Elvas.

Elvas estas urbo en la distrikto Portalegre en la regiono Alentejo, Portugalio, tre proksime de la hispana landlimo, je ĉirkaŭ 5 km. Ĝi troviĝas je 210 km de Lisbono, kaj nur je 11 km (rekte) de la hispana urbo Badajoz. La historia gravo de la urbo devenas precize de sia landlima situo, do la defenda neceso kialis mezepokan kastelon norde de la urbo kaj poste tute ampleksegan linion de fortikaĵoj ĉirkaŭurbaj norde kaj sude sur plej altaj montetoj. Okcidente estas akvedukto de fine de la 15-a jarcento kaj de la 17-a jarcento. En la centro de la urbo estas gotika katedralo kaj tre arta pilorio.

En moderna epoko la urba ekonomio profitis komercon (ĉefe dekomence pri kafo kontrabande kaj poste jam laŭleĝe pri tolaĵoj, ĉefe bantukoj) kun la venantoj de najbara Hispanio, sed post la malfermo de ekonomiaj landlimoj la komercan gravon tute transprenis la najbara hispania urbo Badajoz pli ol dekoble pli granda. Nuntempe la interrilato kun tiu tute gravas por Elvas laŭ ĉiu vivaspekto: sano, lernado, loĝado, geedziĝoj, naskoj, komerco, distro, restoracioj, ktp. La aŭtoŝoseo Madrido-Lisbono estas senpaga el Madrido ĝis Elvas kaj paga el Elvas ĝis Lisbono, tamen eblas veturi laŭ nacia ŝoseo rekte almenaŭ ĝis Montemor. Estas malkomforta fervojo al Lisbono.

Fama bongustega tipa dolĉaĵo estas Sericaia, kiun oni aĉetas kun la necesa telerego.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]