Saltu al enhavo

The Fox and the Hound

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Vulpo kaj la Ĉashundo
Oficiala afiŝo de la filmo de 1981
Oficiala afiŝo de la filmo de 1981
longa movbilda filmo
Originala titolo The Fox and the Hound
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 10-a de julio 1981
Daŭro 83 minutoj
Ĝenro amikopara filmo, komedia dramo, rakonto pri plenkreskiĝo, tradicie farita movbildo, porfamilia filmo, filmo bazita de literatura verko, filma dramo
Kameraado Peter Anderson
Buĝeto 12 milionoj de usonaj dolaroj
Reĝisoro(j) Ted Berman • Richard Rich • Art Stevens
Produktisto(j) Wolfgang Reitherman • Art Stevens • Ron Miller
Scenaro Ted Berman • Vance Gerry • Steve Hulett • Burny Mattinson • Larry Clemmons • Peter Young • David Michener • Earl Kress
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Usono
Muziko de Buddy Baker • Richard O. Johnston • Jim Stafford • Richard Rich
Ĉefrolantoj Mickey Rooney, Kurt Russell, Pearl Bailey, Jack Albertson, Jeanette Nolan, Sandy Duncan, Paul Winchell, Pat Buttram, Keith Coogan, Corey Feldman, John Fiedler, John McIntire, Richard Bakalyan, Clarence Nash, Candy Candido kaj Jack Angel
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr

The Fox and the Hound (prononco laŭ sistemo IFA [ðə fɑːks ænd ðə hˈa͡ʊnd], (anglalingve por La Vulpo kaj la Ĉashundo) estas usona animacia filmo produktita de Walt Disney Productions kaj publikigita en 1981. La filmo estas bazita sur samnoma libro de Daniel P. Mannix. En lia momento estis la plej multekosta filmo de Disney kun buĝeto de 12 milionoj de usonaj dolaroj. En 2006 la daŭrigo The Fox and the Hound 2 aperis.

Voĉaktoroj en la filmo estas Mickey Rooney, Kurt Russell, Pearl Bailey, Pat Buttram, Sandy Duncan, Richard Bakalyan, Paul Winchell, Jack Albertson, Jeanette Nolan, Keith Coogan kaj Corey Feldman.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo traktas pri la rilato de du bestoj; vulpo nomita "Tod" kaj hundo nomita "Kuper", kiuj komencas fortan amikecon estante malgrandaj. Kuper estas de raso de ĉashundo kaj lia mastro lin portas dum sezono por trejniĝo, ĝi tiel kreskas kiel kruelega ĉasisto de vulpoj kaj ĝi forgesas al lia amiko de la infanaĝo. Poste la trejnado, jam granda, ĝi revenas kaj estas devigita esti malamiko de Tod. Sed Tod ne forgesis pri la amikeco kaj kvankam Kuper lin persekutas, li finas protektante ĝin kiam Kuper estas en danĝero.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefrolantoj

en la origina, anglalingva versio

  • Mickey Rooney: Tod
  • Kurt Russell: Kuper
  • Sandy Duncan: Viksej
  • Pearl Bailey: Big Mama
  • Richard Bakalyan: Dinki
  • Paul Winchell: Bumer
  • Pat Buttram: Ĉefo
  • Jeanette Nolan: Vidvino Tvid
  • Jack Albertson: Amos Slejd
  • Keith Coogan: infana Tod
  • Corey Feldman: infana Kuper
  • John Fiedler: Histriko
  • John McIntire: Melo

Kantoj de la filmo

  • Bonaj amikoj (Best of Friends) – Big Mama
  • Manko de edukado (Lack of Education) – Big Mama
  • Ĉasanta viro (A Huntin' Man) – Amos Slade
  • Adiaŭ povus ŝajni por ĉiam (Goodbye May Seem Forever) – Vidvino Tvid kaj Ĥoro
  • Ŝati la sinjorinon (Appreciate the Lady) – Big Mama

Titolo de la filmo tra la mondo

  • Albana: Dhelpra dhe Zagari
  • Araba: الثعلب والكلب (Āl-ṯaʿlab w āl-kalb)
  • Bulgara: Лисицата и хрътката (Lisicata i hrătkata)
  • Ĉeĥa: Liška a pes
  • Ĉina: 狐狸与猎狗 (Húli yǔ Liègǒu)
  • Dana: Mads og Mikkel
  • Estona: Vips ja Sulli
  • Finna: Topi ja Tessu
  • Franca: Rox et Rouky (ʁɔks e ʁuki)
  • Germana: Cap und Capper
  • Greka: Η αλεπού και το λαγωνικό (I alepú ke to lagonikó)
  • Hispana: Tod y Toby (Hispanio)/El zorro y el sabueso (Sud-Ameriko)
  • Hebrea: השועל והכלבלב
  • Hindia: लोमड़ी और शिकारी कुत्ता (laŭvorte) aŭ द फ़ॉक्स एंड द हाउंड (laŭ la anglaj sonoj)
  • Hungara: A róka és a kutya
  • Islanda: Refurinn og hundurinn
  • Itala: Red e Toby - Nemiciamici
  • Japana: きつねと猟犬 (Kitsune to Rjōken)
  • Kataluna: La guineu i el gos de caça
  • Kartvela: მელა და ძაღლი
  • Kimra: Y Cadno a'r Helgi
  • Korea: 토드와 코퍼 (Todeu ŭa Kopeo)
  • Korsika: A volpe è u cane da caccia
  • Kroata: Lisica i pas
  • Latva: Neparastie draugi
  • Litova: Lapė ir šuo
  • Nederlanda: Frank en Frey
  • Norvega: To gode venner - Todd og Copper
  • Persa: روباه و سگ شکاری
  • Pola: Lis i Pies
  • Portugala: Papuça e Dentuça (Portugalio) / O Cão e a Raposa (Brazilo)
  • Rumana: Vulpea și câinele
  • Rusa: Лис и пёс (Lis i pjos)
  • Serba: Лисица и пас (Lisica i pas)
  • Slovaka: Lišiak a pes
  • Slovena: Lisica in pes
  • Svahilia: Mbweha na Mbwa
  • Sveda: Micke och Molle
  • Taja: เพื่อนแท้ในป่าใหญ่
  • Turka: Tilki ve Avcı Köpeğii
  • Ukraina: Лис і мисливський пес
  • Vjetnama: Cáo và chó săn

Eksteraj ligiloj