Kim Peek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kim Peek
Kim Peek, escepta erudiciulo kun afabla permeso de Darold A. Treffert, M.D. kaj de Wisconsin Medical Society
Kim Peek, escepta erudiciulo

kun afabla permeso de Darold A. Treffert, M.D. kaj de Wisconsin Medical Society

Persona informo
Naskiĝo 11-a de novembro 1951
en Salt Lake City, Utah, Usono
Morto 19-a de decembro 2009
en Murray
Mortokialo korinfarkto
Tombo Holladay Memorial Park
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Fran Peek
Okupo
Okupo mnemonist
vdr

Kim Peek (la 11-an de novembro 1951, Salt Lake City — la 19-an de decembro 2009) estis escepta erudiciulo kun eidetika memoro. La ĉefrolo de la filmo Rain Man estas inspirita de li.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kun makrocefalio (france: macrrocéphalie) damaĝita cerbeto, sen kaloza korpo nek antaŭa komisuro (angle: Anterior commissure), sed kun eidetika memoro[1] kaj iaj nekapabloj verŝajne ligitaj kun liaj denaskaj nenormalaĵoj. Tamen iuj scienculoj alte taksas lian memorkapblon asertante ke malgraŭ malĉeesto de kaloza korpo, liaj neŭronoj interkonektiĝas. Oni diras ke Kim Peek suferis pro Sciegula simptomaro.

Malgraŭ ĉio, li kapablis, laŭ sia patro Fran, memori informojn ekkiam li aĝis 16 monatojn. Infano li enmemorigis plenajn librojn nur legante ilin unufoje. Kiam finlegitajn li ordigis ilin inversitajn sur breto por ne legi ilin duan fojon. Li ekagis tiamaniere dum li ne jam kapablis marŝi. Li ekmarŝis kiam 4-jara.

Kim Peek kaj lia patro Fran.
kun afabla permeso de Darold A. Treffert, M.D. kaj de Wisconsin Medical Society

Li laboris en dumtaga centro por handikapuloj de 1969.

Li memorigis impresan kvanton da informoj. Temoj estas diversaj: historio, literaturo geografio, nombroj/aritmetiko, sportoj, muziko kaj datoj. Li kapablis legi je rapideco de po unu paĝo en 10 sekundoj (tio estas ĉ. unu libro en unu horo) kaj precize memoras pli ol 98 %. Li kapablis legi samtempe du paĝojn : dekstra okulo legante dekstran paĝon dum maldekstra okulo la maldekstran paĝon. Liaj kuracistoj komparas lin kun rettraserĉilo. Li memoras la tutan entenon de ĉ. 12 000 libroj.

Li ankaŭ kapablis mense kalkuli komplikajn kalkulojn; ekzemple li mense pretigis pagpaĝojn por salajruloj de la dumtaga centro.

De 2002 li ekzercis sian talenton por pianoludi. Tiu deziro subite aperis, dum li antaŭe montris neniun muzikan talenton, kvankam li kapablis memori tutajn sinfoniojn dum pluraj jardekoj. Li ankaŭ kapablis komenti la muzikaĵon kiun li estas ludanta, kompari diversajn muzikaĵojn kun tiuj kiujn li iam aŭdis kaj aŭskultante distingi kiu instrumento ludas kiun parton kaj ŝategas diveni kiu komponis nove aŭditan muzikaĵon nur komparante kun miloj da specimenoj kiujn li memorigis.

Tamen li havis iajn malkapablojn kiaj butonumi ĉemizon kaj malfacile plenumas movajn taskojn de la ĉiutago, kiaj lavbrosi siajn dentojn, surmeti ŝuojn, verŝajne pro sia mankanta cerbeto. Inteligentotestoj montris ke li estas sub averaĝa nivelo pri ĝeneralaj temoj sed tre super en apartaj fakoj. Oni de tio konkludis ke tiaj testoj ne taŭgas por taksi la kapablojn de Peek.

Lia patro sciigis ke lia sento pri humuro disvolviĝis de 2004, kaj ke liaj kapabloj kunligi informojn kiujn li memoris pruvas kreokapablon. Li tamen daŭre sentis malfacilaĵojn en iuj abstraktaj kampoj, kiaj kapti la signifon de proverbo aŭ de metaforo.

En 1984, la scenaroverkisto Barry Morrow renkontis Peek-on en Arlington en Teksaso. Tio estis unu el inspirfontoj por la sukcesega filmo Rain Man (1988). Dustin Hoffman (kiu rolas la personon Raymond en la filmo) ankaŭ renkontis Peek-on kaj aŭtismulojn por penetriĝi de ilia aparteco. Sekve de la apero de la filmo Peek ofte estis invitita en televidaj elsendoj en Usono. Tiu petado al li plikreskigis sian memestimon.

En 2004, esploristoj de NASA tutan aron da testoj pri Peek, inter kiuj tomografio kaj Nuklea Magenta Resonanco (france: Résonance magnétique nucléaire). Ili deziris konstati la evoluon de lia cerbo post la antaŭaj esploroj de 1988.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. eidetika: el la greka 'eidos'=bildo. Eidetika bildo estas bildo ege preciza el halucina precizeco. Eidetikuloj estas homoj kiuj sentas tiajn bildojn. germane: eidetisch (1913) france:éidétique(1925) angle: eidetic