Frederic Creswell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederic Creswell
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1866 (1866-11-13)
en Ĝibraltaro
Morto 25-an de aŭgusto 1948 (1948-08-25) (81-jaraĝa)
en Kaburbo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Derby School • Bruce Castle School vd
Partio Labour Party vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederic CRESWELL (1866-1948) estis politikisto de Suda Afriko, socialisto, ĉefo de la Sudafrika Laborista Partio kaj ministro de la defendo de 1924 ĝis marto 1933.

En 1923, post la subpremo de la labora ribelo de Witwatersrand fare de la landestraro de Jan Smuts, li alproksimiĝas al Tielman Roos, la ĉefo de la Nacia Partio en Transvalo. La Laborista Partio, kiun gvidas Creswell, konkludas tiam interkonsenton kun la Partio Nacia por elektoj komunaj de 1924, kiujn ili gajnas kontraŭ la Sudafrika Partio de Smuts.

Creswell eniras tiam en la registaron de James Barry Hertzog.

En 1929, la Nacia Partio gajnas la absolutan plimulton sed Creswell restas en la registaro spite de la atakoj de la desktraro de la Nacia Partio kiu petas al li malkonfesi la socialismon kaj la komunismon.

Creswell revenos en la opozicion post la proksimiĝo inter Smuts kaj Hertzog en 1933.

Militŝipo portos lian nomon "SAS Frederic Creswell", antaŭ renomiĝi "SAS Adam Kock" en 1997.