Reuven Ramaty
Etoso
Reuven Ramaty | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de februaro 1937 en Timișoara | ||||
Morto | 8-an de aprilo 2001 (64-jaraĝa) en Arĝenta Fonto | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato je Tel-Avivo Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astrofizikisto vd | ||||
Laborkampo | Astrofiziko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Reuven Ramaty rumanuja juddevena usona sun- kaj astrofizikisto: Temeŝvaro, 25-a de februaro 1937 - Silver Spring (Marilando) 8-a de aprilo 2001.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lia familio translokiĝis Israelon en 1948 kaj li havigis diplomon de fizikisto en Telavivo en 1961. Li instruis tri jarojn en mezlernejo kaj poste li doktoriĝis en 1966 en Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso. Ekde 1967 por 30 jaroj li laboris ĉe la Spacflugcentro Goddard de NASA. Inter 1983 kaj 1993 li estis estro de laboratorio Teoria Ofico, ekde 1983 li estis adjunktprofesoro pri fiziko en Universitato de Marilando. Li havis pli ol 200 publikaĵojn. Lia esplorkampo estis la sunfiziko, gama-radia astronomio, nuklea astrofiziko kaj kosma radiado.
Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]
- Gamma Ray Lines: A New Window to the Universe en revuo Physics Today, 1978;
- Cosmic Rays, Nuclear Gamma Rays and the Origin of Li, Be and B, Physics Today, 1998.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Portreto kaj biografio pri la fizikisto en angla lingvo [1] Arkivigite je 2021-04-20 per la retarkivo Wayback Machine