Frederick George Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick George Jackson
Persona informo
Frederick George Jackson
Naskiĝo 6-an de marto 1860 (1860-03-06)
en Alcester
Morto 13-an de marto 1938 (1938-03-13) (78-jaraĝa)
en Londono
Tombo Berkshire vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Edinburgo • Denstone College vd
Profesio
Okupo esploristo • polusa esploristo • militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederick George JACKSON (n. en 1860 - m. en 1938) estis brita esploristo de Arkto. Li estis studento en la universitato de Edinburgo.

Frederick George Jackson

Lia unua vojaĝo al arktaj akvoj okazis sur balenkapta ŝipo en 1886 kaj 1887. En 1893, li plenumis surteran vojaĝon da 3000 mejloj tra la frostita tundro de Siberio inter la riveroj Obo kaj Peĉoro. Li verkis libron pri tiu vojaĝo, sub la titolo The Great Frozen Land (1895).

Post sia reveno, li fariĝis la estro de la arkta ekspedicio Jackson-Harmsworth (1894-1897). Ĝi estis subtenita de la Reĝa Geografia Societo, kaj celis la akuratan esploradon de la lando Francisko Jozefo.

Jackson poste ankaŭ servis kiel militisto en la dua Boer-milito en Sud-Afriko. Li plenumis vojaĝon tra la dezertoj de Aŭstralio, kaj estis entombigita en Easthampstead, Berkshire.