James F. Morton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James F. Morton
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1870 (1870-10-18)
Morto 7-an de oktobro 1941 (1941-10-07) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

EdE-M

James Ferdinand MORTON, Jr. (18-a de oktobro 1870, Littleton, Massachusetts – 7-a de oktobro 1941, Jersey City, New Jersey)[1], estis usona mineralogo, kuratoro de muzeo, amatora ĵurnalisto, esperantisto, pamfletisto, bahaisto.

Li trapasis licencion (Bachelor of Arts) kaj majstron (Master of Arts) en Harvard en 1892. Kiam li estis juna, li multe vojaĝis kaj ĉeestis longtempe en Francio kie li lernis flue paroli la francan. En 1896-97 li estis prezidanto de National Amateur Press Association, usona asocio pri amatora ĵurnalismo.[2] Li poste fariĝis prezidanto de Thomas Paine Natural History Association, kunfondanto kaj prezidanto de esperanto societo en New York kaj estis dufoje ĉefo de la aga komitato de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko. Li ankaŭ estis aktivulo ĉe multnombraj societoj: American Association of Museums, American Forestry Association, Science League of America, The Harvard CIub, Blue Pencil Club, Institute of American Genealogy, The Mineralogical Society of America.[1]

Li verkis broŝurojn favore al parollibereco, libera amo, laikeco aŭ nigrula egaleco.[2] Tiuj broŝuroj estis eldonitaj de li mem aŭ de The Truth Seeker Co.[3] Unue fervora sendiisto, li poste fariĝis bahaisto.

Li ege amikiĝis kun la usona verkisto H. P. Lovecraft sekve al iliaj amatorĵurnalistaj okupiĝoj, eĉ se la du viroj havis ofte malsamaj sociaj aŭ politikaj opinioj. Lovecraft skribis ke Morton estis "rimarkinda ulo".[3] La du amikoj eĉ kreis kune literaturan agentejon en 1924 nomita Crafton, kadre de kiu ili proponis tradukservojn bazitajn sur Esperanto.[4]

De 1925 ĝis sia morto, li estis kuratoro de la muzeo de Paterson[5], New Jersey, kies mineralogan kolekton li ege pligrandigis.[1]

Li mortis frapita de veturilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 http://www.minsocam.org/ammin/AM27/AM27_200.pdf
  2. 2,0 2,1 David E. Schultz kaj S. T. Joshi: H. P. Lovecraft: Letters To James F. Morton, New York, NY, Usono, Hippocampus Press, 2011.
  3. 3,0 3,1 S. T. Joshi: H. P. Lovecraft: A Life, West Warwick, RI, Usono, Necronomicon Press, 1996, p.136-137.
  4. David E. Schultz kaj S. T. Joshi, An H. P. Lovecraft Encyclopedia, New York, Usono, Hippocampus Press, 2001, p.173.
  5. http://www.patersonmuseum.com/