Robert Neal Rudmose-Brown
Robert Neal Rudmose-Brown | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1879 |
Morto | 27-an de januaro 1957 (77-jaraĝa) en Sheffield |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) |
Alma mater | Universitato de Aberdeen Dulwich College (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo botanikisto geografo universitata instruisto polusa esploristo |
Robert Neal RUDMOSE-BROWN estis brita akademia botanikisto kaj polusa esploristo. Li naskiĝis la 13-an de septembro 1879, kaj estis la plej juna filo de arkta entuziasmulo. Li studadis naturajn sciencojn en la universitato de Aberdeen, kaj poste instruis botanikon en Dundee.
En Dundee, li renkontis William Speirs Bruce, kiu invitis lin aniĝi al la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio, okaze de kiu li listigis la faŭnon de la Sudaj Orkadoj. Li poste fariĝis asistanto de Bruce en la Skota Oceanografia Laboratorio, konsultisto por la Skota Spicberga Sindikato kaj vicprezidento de la Internacia Polusa Kongreso. En 1908, li estis nomumita kiel konferencisto pri geografio en la Universitato de Sheffield, kaj pasis plurajn sezonojn kiel botanikisto en Svalbardo.
Rudmose-Brown verkis la biografion de William Speirs Bruce en 1923. Li mortis en Sheffield la 27-an de januaro 1957.