Vincenzo Galilei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenzo Galilei
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1520 (1520-04-03)
en Santa Maria a Monte,  Respubliko Florenco
Morto 2-an de julio 1591 (1591-07-02) (71-jaraĝa)
en Florenco,  Grandduklando de Toskanio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Duklando de FlorencoGrandduklando de Toskanio
Memorigilo Vincenzo Galilei
Familio
Patro Michel Angelo
Infanoj Galilejo • Michelagnolo Galilei
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzika teoriisto • liutisto
vdr

Vincenzo Galilei (* ĉ. 1520 en Santa Maria a Monte, † 2-an de julio 1591 en Florenco) estis itala liutisto, muzikteoriisto kaj komponisto. Li estis patro de la granda natursciencisto Galileo Galilei.

Della musica antica et della moderna, 1581

Vincenzo Galilei estis lernanto de la muzikteoriistoj Gioseffo Zarlino kaj Girolamo Mei. Poste li aktivis kelkteme kiel liutinstruisto en Pizo, antaŭ ol li definitive translokiĝis al Florenco. En Florenco li estis membro de la Camerata Fiorentina de Giovanni Bardi dei Conti di Vernio, grupo, kiu celis la revivigon de antikvaj idealoj. En sia verko dediĉita al Giovanni de' Bardi, Dialogo della musica antica e della moderna de 1581, li montriĝis kiel unua reprezentanto de Aristoxenos-renesanco, ĉar li defendis la komprenon, ke oni devas agordi la liuton egalŝtupe; li indikis la kordoproporcion 18:17 kiel ege bona aproksimaĵo de la egalŝtupe temperita duontono. Samverke li luktis por revivigo de la antikva monodio (unuvoĉeco) kaj kontraŭis la tradician polifonion. Tion li tamen faris laŭ modifigita maniero tiel, ke li propagandis la solokantadon kun instrumentakompanado. Lia verko fariĝis vojmontra por la evoluo de la recitativo. Li mem komponis la unuajn monodiajn verkojn kun liutakomanado, kiuj tamen ne konserviĝis. Sed konserviĝis de li kelkaj plurvoĉaj madrigaloj kaj liutpecoj.

Ĉefverko[redakti | redakti fonton]

Galileo, Vinzeno: Dialogo della musica antica e della moderna, Florenco 1581.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]