Georg Kahn-Ackermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Kahn-Ackermann
Persona informo
Georg Kahn-Ackermann
Naskiĝo 4-an de januaro 1918 (1918-01-04)
en Charlottenburg
Morto 6-an de septembro 2008 (2008-09-06) (90-jaraĝa)
en Ammerland (Münsing)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg KAHN-ACKERMANN (n. la 4-an de januaro 1918 en Berlino, m. la 6-an de septembro 2008 en Münsing borde de la lago Starnberger See en Bavario) estis germana ĵurnalisto kaj politikisto. Li estis membro de la Socialdemokrata Partio de Germanio.

Abgeordneter[redakti | redakti fonton]

La politikisto inter la jaroj 1853 1957, kaj de 1962 ĝis 1874 estis membro de la (okcident-)germania parlamento Bundestag. Krome li estis membro de parlamenta kunveno de la Konsilio de Eŭropo - inter la jaroj 1973 kaj 1974 li estis ties vicprezidanto. La 17-an de oktobro li post propono de Willy Brandt estis elektita ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo, estis la unua germano en tiu pozicio, kaj havis la postenon dum 5 jaroj ĝis la 17-a de septembro 1979. Dum sia oficperioro la politikisto sukcesis instali la konsultan statuson de ne-registaraj organizoj ĉe la Konsilio de Eŭropo kaj ebligis la partoprenon de la membroj de tiuj orzanizoj, do de multe pli vasta gamo de civitanoj ol nur la reprezentantoj de naciaj registaroj, en tiu eŭorpa organizo, do kontribuis al plidemokratiigo de ĝi.

Pro sia engaĝiĝo vavore al sociaj temoj li nomumiĝis membro de la Internacia Akademio de Sciencoj. Krome dum multaj jaroj li luktis por pli ampleksaj rajtoj de verkistoj kaj ĵurnalistoj.